Ludu

En la 1383-a E_elsendo el la 15.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nian felietonon ni dediĉas al akuta socia problemo de profesia forbruliĝo, koncernaj laboroj de usona (poldevena) esploristino, profesorino Christina Maslach kaj ŝia rolo en la socia eksperimento de sia edzo Philip Zimbardo el 1971.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri ekspozicio de Igor Mitoraj en la Belarta Akademio de Krakovo; pri novaranĝita Lanckoroński-artgalerio ĉe la varsovia Reĝa Kastelo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la laŭreatoj de la Premio La Torre 2024; pri la aperigita ĉe UEAviva filmo rilata al la sepultaj solenaĵoj de Renato Corsetti ; pri la forpaso de la eksa prezidanto de Sarlanda E-Ligo, Oliver Walz.
• Muzike akompanas nin Kajto per sia kanto „Unu rivero” el la albumo Sen Timo. La programinformon akompanas interreta foto rilata al la temo de nia felietono.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.