Post la 11-jara funkciado la kosma sondilo Gaia finis la skanadon de la ĉielo. La kolektitaj de ĝi donitaĵoj estos analizataj ankoraŭ dum multaj jaroj. Jam nun ili ŝanĝis niajn konojn pri la Lakta Vojo kaj pri la ĉirkaŭa Universo. Post kelaj testosemajnoj Gaia forlasos sian orbiton ĉirkaŭ la punkto Lagrange 2 laŭ la akso la Tero – la Suno kaj estos lokita sur la heliocentran orbiton for de la gravita influo de la Tero. Gaia estos elŝaltita la 27-an de marto 2025.
En la daŭro de sia funkciado Gaia faris tri bilionojn da observadoj rilate du miliardojn da steloj kaj aliaj objektoj. Ĝi monitoris poziciojn, distancojn, helecoŝanĝojn, kemian konsiston kaj aliajn parametrojn de steloj kaj aliaj kosmaj objektoj plurfoje observante ilin per siaj intrumentoj. Dank’ al tio kreiĝis la plej granda kaj plej preciza mapo de la Lakta Vojo, kiu prezentas nian galaktikon en maniero, kiun faris antaŭe neniu alia misio. La ripetiĝantaj mezuradoj de la steldistancoj, stelmovoj kaj aliaj proprecoj estas ŝlosilaj por gvidi la tiel nomatan „galaktikan arkeologion”. Tio ebligos malkovri mankantajn elementojn en la komplika historio de nia galaktiko kaj helpi en la kompreno de nia deveno.
Gaia malkovris ankaŭ aliajn objektojn – ekde la plej malgrandaj planetoidoj en la Sunsistemo ĝis grandegaj galaktikoj kaj kvazaroj. Temas pri helaj, aktivaj centroj de galaktikoj provizataj de supermasaj nigraj truoj, troviĝantaj ekster la Lakta Vojo. Gaia malkovris ankaŭ novan specon de la nigraj truoj, inkluzive de unu kun maso preskaŭ 33-oble pli granda ol la maso de la Suno. Ĝi troviĝas en la konstelacio de Aglo en la distanco de malpli ol du mil lumjaroj disde la Tero. En tiu malkovro partoprenis ankaŭ polaj sciencistoj.
Profesorino Carole Mundell, la direktoro pri la sciencaj aferoj de la Eŭropa Kosma Agentejo deklaris, ke la sukceso de Gaia superis la plej aŭdacajn atendojn. Ĝi funkciis duoble pli longe ol planite kaj liveris pli da sciencaj malkovroj ol la kosmaj teleskopoj Hubble kaj Webb kune.
El la elsendo 05.02.2025. Legas Tomek – 02′ 23″