La brupoluado estas ĉiam pli granda problemo por la medio kaj homoj. Unu je kvin eŭropanoj estas minacita de negativa kaj longdaŭra bruo ligita kun la aŭtovoja, fervoja kaj aviada transportoj. Pli ol 500 mil infanoj en Eŭropo ne povas koncentriĝi pro la trafikbruo, kio efikas je iliaj malfacilaĵoj legi kaj diversaj kondutproblemoj. Longdaŭra efikado de stratbruo kaŭzas permanentan reagon, kiu manifestiĝas en la produktado de streshormonoj, grandigo de korbata frekvenco, kresko de la sangopremo kaj malvastiĝo de angiovojoj, kio elvokas diversajn longiĝajn malsanojn.
La sonintenseco estas mezurata per decibeloj, kies percepto varias inter 0 ĝis 140. La nula decibelo estas por homo neperceptebla, bruo superanta 140 decibelojn kondukas al perdo de la aŭdokapablo. Tiu superanta 150 decibelojn, kiu akompanas starton de raketo detruas timpanan membranon. Ĉe 200 decibeloj bruo povas lezi pulmojn. Minacoj ligitaj kun bruo ne ligiĝas sole kun decibeloj. Nome aperas krome la t.n. brunebulo, tio estas sonoj de altaj aŭ malaltaj frekvencoj kun malpli granda intenseco, sed efikantaj longiĝe. Ili ankaŭ povas negative influi psikon kaj sanproblemojn, inkluzive de aŭdokapabla lezo. Laŭ la pola leĝaro la plej alta allasebla bruo dum la 8-hora labortago egalas al 85 decibeloj. Laboro en konstanta bruo de 95 ĝis100 decibeloj ne povas daŭri pli ol 40 ĝis 100 minutojn tage, laboro en bruo ĝis 110 decibeloj ne povas superi 10 minutojn tage.
Laŭ pola specialisto profesoro Henryk Skarżyński necesas konscie zorgi pri la stato de sia aŭdokapablo ne sole per evitado de brulokoj aŭ limigo de la estado en brumedio. Estas necesaj sistemaj ekzamenadoj de la aŭdokapablo. Estas necese reagnoski silenton, kiu ebligas ripozi al la sensoĉeloj ene de la interna orelo, al la sangocirkula, nerva kaj spira sistemoj.
El la elsendo 25.02.2025. Legas Tomek – 02′ 24″