Jam meze de novembro Poznano fariĝos mastro de la unua en Pollando festivalo de la brita filmarto. La laŭvicaj festivalaj eldonoj okazos ĉiujare kaj tiamanere British Film Festival aldoniĝos al nemultaj ĉi-specaj eventoj en Eŭropo.
La devizo de la unua festivalo en Pollando estas „Unuiĝinta Reĝolando de Kinoarto” kaj ĝia programo konsideros unuflanke kulturon de unuopaj landoj enirantaj la konsiston de la Unuiĝinta Reĝolando – Anglio, Skotlando, Kimiro, la Norda Irlando, aliflanke ĝi proksimigos la malsamecon de la regionoj kaj sociaj klasoj, kaj kuntekston de la koloniaj kaj postkoloniaj landoj.
La festivalo ne estas planita sole kiel la filmrevuo. Ĝi estas konceptita kiel evento kun fona etoso, en kiu estos loko i.a. por tetrinkado je la 5-a horo posttagmeze, por ruĝa telefonbudo starigota antaŭ la kinejo kaj duetaĝa buso trafikonta al la festivala sidejo.
La ŝlosilaj porgrampunktoj de la festivala eldono 2024 estas du filmaj retrospektoj ligantaj la historion kun la nuntempo de la brita filmarto. La unua omaĝos la 125-an naskiĝdatrevenon de Alfred Hitchcock kaj kadre de ĝi estos prezentitaj i.a. liaj fruaj filmoj kameraitaj en Britio. La dua filmretrospekto estos dediĉita al Lynne Ramsay. Krom ŝiaj plej famaj filmoj estos prezentitaj ankaŭ mallongaj kaj malpli kontaj beletraj filmoj el la komenco de ŝia reĝisora kariero.

El la elsendo 20.11.2024. Legas Pamela – 01′ 50″