Hodiaŭ mi proponas enrigardi fine de la elsendo du el la retaj periodaĵoj atingintaj la redakcion ĉi-aŭtune. Kun aparta plezuro mi proponas enrigardi la 3-an numeron de „Norvega Esperantisto”. Unuflanke, devantigas min miaj vortoj, cititaj en ĝi, ke ni ĝojos denove kunfoliumi la periodaĵon de Norvega E-Ligo kun niaj aŭskultantoj, aliflanke la informo, ke la sekva numero aperos en decembro.
En la numeron enkondukas ampleksa parto, kiel notite – por komencantoj – rilata al la jarsezonaj fruktoj, el inter kiuj kelkaj estas bone konataj ankaŭ en Pollando. Do la titolo „Ekkonu nordnorvegajn berojn” instigis min serĉi, kiuj estas tiuj komunaj. Sendube mirteloj, vakcinioj nigraj kaj ruĝaj, ĉu tamen ankaŭ ĥamemoroj, nigraj empetroj. Mi ne certas. Aliflanke la artikolon pri „Du bonustaĵoj kun mirteloj” mi trovis interesa kaj inspira por kuirejaj eksperimentoj, ne nur rilate kuketojn sed ankaŭ deserton de mirteloj kun rumo. La lingemuloj sendube trovos interesa listigon de bernomoj en diversaj lingvoj de Nordio. Kaj en la tutan segmenton por komencantoj enkondukas citita prelego de Paŭlo Sergio Viana „Kial ni lavu fruktojn, legomojn kaj foliojn”.
Alia legindaĵo en la 3-a numero de „Norvega Esperantisto” kiu kaptis mian apartan atenton estas tiu dediĉita al la nordnorvega historio „Ottar el Hålogaland”. Kiel evidentiĝas Ottar estas la unua nordnorvego, komercisto el la norda Norvegio, dank’ al kiu la mondo eksciis la nomon de lia lando, Norvegio. Ne rekte, sed per la manuskripto de brita reĝo Alfred, en kiu la monarko notis la vortojn de la norvega komercisto post la renkontiĝo fine de la 9-a jarcento.
Per ampleksa nekrologa artikolo Otto Prytz omaĝas la memoron de Gunleik Bergrud la forpasinta antaŭ unu jaro muzikisto, komponisto, faka kaj beletra verkisto, spertulo pri brajlo, sportulo kaj Esperantisto. Bela omaĝo, protektanta kontraŭ la forgeso niajn dojenojn. Revenante al la nuntempo kaj al la vera vivo la leganto trovas ampleksan artikolon kun E-lingva resumo pri renkontiĝo – post 30-jara kontaktopaŭzo – de norvega kaj hungara samidenoj, kiuj junaĝe korespondis, sed iumomente la kontakto ĉesis.
Tio estas nur iuj el la temoj en la 3-a nunjara numero de „Norvega Esperantisto”. Multas aliaj ne laste literaturaj kiel la freŝrigarda recenzo al la aperinta jam en 1955 „Koko krias jam” de Ferenc Szilágyi kaj tri poemoj de Jorge Camacho.
Kaj se temas pri literaturo ni nepre enrigardu la novembran numeron de „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de E-Jokohama Rondo. Krom interesa enkonduka raporto pri la 3-a Komuna E-Kongreso de Japanio kaj Koreio en oktobro ĉi tiu numero liveras opiniojn de legantoj pri iuj komune legitaj libroj. Kiel la unua esta traktita libreto de Aleksandra Watanuki „La senco de musa vivo”, kies ĉefa mesaĝo estas ke ĉiu vivaĵo havas sian sencon. La alia estas la romano de Trevor Steele „Paradizo Ŝtelita” pri la sorto de aborigenoj sub la blankula legado. Ĉi-lastan oni legis komune en la Jokohama grupo dum du jaroj. Kio estas aparte interesa, ke rilate al ambaŭ grupanoj verkis siajn impresojn, recenzajn komentojn. Ili varias, sed donas vastan alrigardon kiel malsame, kiel interese eblas percepti kaj komenti komunan legadon. Tion sendube ne alportas pli aŭ mapli spontanaj grupaj laŭtlegadoj. Kaj tiun manieron intimi kun literaturo, tio estas komuna legado kaj individua recenzado, espimado de la opinioj mi sincere rekomendas al aliaj E-grupoj tra la tuta mondo.
El la elsendo 25.11.2024. Legas Barbara – 05′ 16″