Novaĵoj

Władysław Kosiniak-Kamysz pri polaj-ukrainaj rilatoj

Enretigita de: | Okt 25, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La pola vicĉefministro, ministro por la nacia defendo Władysław Kosiniak-Kamysz deklaris meze de la monato publike, ke ĉe ukraina flanko mankas konscio, ke sen la helpo donata de Pollando ekde la komenco de la rusa invado la situacio de Ukrainio aspektus tute alie.
Samtempe li atentigis, ke lia partio, t.e. Kampana Partio ĉiam havis klaran starpunkton pri la neceso honeste rilati al la hombuĉado de poloj en Wołyń-regiono fare de UPA-trupoj. Temis pri la planita ekstermo de pli 120 mil poloj en la jaroj 1943-44 loĝantaj ĉe la orientaj randregionoj.
La estro de la pola defendministerio memorigis samtempe, ke Pollando liveris al Ukrainio militaranĝaĵojn kun la valoro de pli ol 15 miliardoj da zlotoj. Władysław Kosiniak-Kamysz memorigis sian deklaron de antaŭ kelkaj monatoj, ke Pollando helpos al la ukraina ŝtato, se ĝi volos voki siajn civitanojn, kiuj devas defendi sian landon, sed estadas en Pollando.
La prezidanto de la Pola Kamparana Partio konstatis krome, ke la incita por la pola socio estas la bildo de junaj viroj el Ukrainio veturantaj per la plej luksaj aŭtombiloj, pasigantaj semajnfinojn en kvinstelaj hoteloj. Tio estas ne estas dece rilate polojn, kiuj pagas per siaj impostoj por sanprotekto, monhelpo kaj edukado de ukrainanoj en Pollando ne parolante pri armilliveroj kaj alia helpo donata al Ukrainio.

El la elsendo 25.10.2024. Legas Milada – 02′ 06″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0634882

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj