Post la senhereda morto de la lasta reĝo el la Jagelona dinastio, en Pollando sekvis 222-jara periodo, en kiu regis reĝoj elektataj de la nobelaro. Inter 11 tiel elektitaj polaj reĝoj du estis ligitaj kun la saksa dinastio, Aŭgusto la 2-a kaj Aŭgusto la 3-a. Kaj ĝuste kun ili estas ligita la ekspozicio en la krakova Wawel-kastelo. Ĝi enhavas preskaŭ ĉiujn ekzistantajn memoraĵojn – entute 130 objektojn – ligitajn kun la du lastaj reĝaj kronceremonioj okazintaj tie. Inter ili temas pri parto de la dresdena kolekto de arĝentaĵoj, naturforma figuro de Aŭgusto la 2-a en kronvestoj, kutime troviĝanta en la aresenalo de la Rezideja Kastelo en Dresdeno, kaj ankaŭ kolekto de kroninsignoj – kronoj, sceptroj kaj reĝaj pomoj de Aŭgusto la 3-a kaj Maria Jozefino el la kolektoj de la Nacia Muzeo en Varsovio, por kiuj venis prunte ujoj konservataj en Dresdeno. La saksdinastiaj reĝoj observis la polan kronceremonian riton. La ekspozicio spegulas do ĝiajn sep etapojn – elekton, enveturon de reĝo-elektito en la urbon, sepulton de la antaŭa reĝo, pilgrimviziton al historia-religia komplekso en Krakovo ĉe la tn. Skałka, kronceremonion en la katedralo ĉe Wawel-altaĵo, festenon en la kastelo kaj omaĝon de la loĝantoj sur la Foirplaco. La ekspozicio emanas per unika klimato, ĉar ĝia ĉefa parto estas prezentata en la Senata Salonego de la Reĝa Wawel-kastelo, en kiu okazis la postkronceremoniaj festenoj de ambaŭ reĝoj. La ekspozicio estas frukto de partnereco kaj internacia kunlaboro inter la Reĝa Wawel-kastelo en Krakovo, Nacia Muzeo en Varsovio kaj Ŝtata Artkolekto en Dresdeno. Ili kune proksimigis la kronceremoniojn de la reĝoj Aŭgusto la 2-a kaj Aŭgusto la 3-a, la lastajn, kiuj okazis en Krakovo. Tiu impona ekspozicio daŭras ĝis la 9-a de februaro 2025.

El la elsendo 20.10.2024. Legas Gabi – 02′ 28″