Novaĵoj

Poloj ĉiam pli ŝatas portugalajn vinojn

Enretigita de: | Okt 15, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Kiel informis PAP-agentejon la gazetara reprezentanto de Vini Portugal, Maria Joao Menezes, en la unua duono de la 2024 el Portugalio al Pollando oni eksportis 7,85 milionojn da litroj da vino kun la suma valoro de 18,09 milionoj da eŭroj. Ĝis nun la rekorda laŭ ĉi tiu vidpunkto estis la 2023-a jaro. Sed en la sama periodo de la nuna jaro, do la unua jarduono, oni notis kreskon je 3,03 procentoj. Entute en 2023 al Pollando estis eksportitaj 15,68 milionoj da litroj da portugala vivo kun la suma valoro de 36,5 milionoj da eŭroj. Pollando troviĝas tiel sur la 10-a loko en la rangolisto de la plej grandaj importantoj de la portugalaj vivoj laŭ la vidpunkto de ilia vendovaloro. Kun ĉiu jaro kreskas la nombro da kompanioj liverantaj la portugalajn vinojn sur la polan merkaton. En 2023 inter la plej grandaj importantoj de la portugalaj vinoj troviĝis Francio, Usono kaj Britio. Iliaj aĉetoj havis la valoron de 103,5 milionoj da eŭroj, respektive 100,1 milionoj da eŭroj kaj 88,5 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 15.10.2024. Legas Milada – 01′ 57″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0630263

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj