Novaĵoj

La Unio pri deportado de nelegalaj enmigrantoj

Enretigita de: | Okt 25, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La Eŭropa Komisiono deklaris pretigon de reguligoj pri pli efika deportado de nelegalaj enmigrantoj. La komisaro por la aferoj de egaleco, Helena Dalli informi dum la sesio de la Eŭroplarlamento en Strasburgo, ke la projekto estos preta venontjare. Ŝi argumetis, ke la Unio ne sukcesos solvi la problemon de la enmigrado, se ĝi ne povos efike resendi personojn, kiuj ne ricevis la azilorajton. Kiel ŝi argumentis el preskaŭ duona miliono da personoj, kiuj devus forlasi ĉiujare la teritorion de la Unio efektive revenas al siaj landoj nur unu kvinono. La komisiono konsideros aplikon de ĉiuj rimedoj, ekzemple establadon de revenigaj centroj ekster la Unio.

El la elsendo 25.10.2024. Legas Maciek – 0′ 48″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0635034

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj