La 17-an de oktobro 2024 la unuan fojon estis festita Internacia Tago de Nemateria Kulturheredaĵo. Ĝi estis starigita laŭ iniciato de Pollando kaj interregiona koalicio dum la 217-a sesio de la Plenumkonsilio de Unesko en 2023. La Tago celas kreskigi la konscion pri la nemateriaj kulturmanifestiĝoj, kiel tradicioj, ritoj, metiistaj kapabloj esencaj por la formado de la socia identeco, kiuj estas minacitaj pro la tutmondiĝo kaj sociaj transformiĝoj. Laŭ Unesko-difino la nemateria kulturheredaĵo ĉirkaŭprenas praktikojn, imagojn, konojn kaj kapablojn kiel elementon de la kultura identeco de koncerna socio. Temas pri buŝaj tradicioj kiel fabeloj, proverboj kaj kantoj, spektaktoj, muziko, soci-kulturaj praktikoj inkluzive de ĉiujaraj festoj, familiaj solenaĵoj kaj ludoj, ankaŭ konoj pri la tradicia metio kaj manfarado. La 14-an de oktobro 2013 en la Pola Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo estis registrita Esperanto kiel portanto de E-kulturo.

El la elsendo 20.10.2024. Legas Maciek – 01′ 18″