Novaĵoj

Geoparko Sanktakruca pluhavas Unesko-licencon

Enretigita de: | Okt 5, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La Sanktakruca Geoparko en la sudo de Pollando, ampleksanta la urbon Kielce kaj la komunumojn Chęciny, Piekoszów, Morawica kaj Nowiny havas Unesko-licencon ekde 2017. Tiu ĉi surfaco de 526 kvadarataj kilometroj, unika en la internacia skalo, aparte pro la objektoj de geologia kaj industria heredaĵo havos Unesko-licencon dum pliaj 4 jaroj. Tio i.a. kreas la eblon diskonigi la regionon en la tuta mondo kaj inviti al ĝi eksterlandajn turistojn. Aktuale en la Monda Reto de Geoparkoj troviĝas 213 parkoj en 48 landoj. En Pollando krom la Sanktakruca Geoparko la statuson de Unesko-parko havas la parko Arko de Mużakowa en la okcidenta Pollando kaj la Regiono de la Estingiĝintaj Vulkanoj en la sudokcidenta Pollando.

El la elsendo 05.10.2024. Legas Maciek – 0′ 59″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0624632

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj