Ludu

En la 1352-a E_elsendo el la 05.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni proponas la antaŭmikrofonan interparolon kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemek Wierzbowski. Ni referencas al la plej nova kaj malnova ZEO-oj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Ni parolas pri la nova E-volontulo memorigante la longdaŭran tradicion de la E-volontulado en la urbo kaj aludas al la plej nova projekto, kiun BES kunordigas dediĉita al rifuĝintoj. BES-prezidanto invitas por la nunjaraj Zamenhof-tagoj 13-15 de decembro 2024.
• En la komencaj aktualaĵoj ni retrorigardas al la pasintjaraj eksportorezultoj de polaj fruktoj. Ni informas, ke daŭre la Geoparko Sanktakruca en la suda Pollando havas Unuesko-licencon.
• En sciencbultena rubriko komence ni informas pri interkonsento de kvar tjurkaj ŝtatoj ekuzi norman latinan alfabeton, sekve pri la distingo de pola flegisto kaj informadikisto per Flegista Premio de la Reĝino Silvia.
• Muzike akompanas Israela Becker, kiu kantas fragmente la kanzonon „Ravitaj de la subiranta suno”. Nikolin’ memorigas sian malnovan kanton „D-ro Zamenhof”. La akompana interreta foto proksimigas la Sanktakrucan Geoparkon, kiu denove ricevis Unesko-licencon.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.