Inter elstaraj figuroj, kies memoron oni omaĝos en Pollando en 2025 troviĝas Franciszek Duszeńko (1925-2008), skulptisto, pedagogo ka reprezentanto de la pola skolo de monumenteca arto. Li estis profesoro de la Ŝtata Supera Lernejo de Plastikaj Artoj en Gdansko kaj ĝia rektoro. Al liaj plej famaj verkoj apartenas la monumenteca projekto omaĝe al la Viktimoj de la germana koncentrejo en Treblinka el 1964, kiun li realigis kune kun Adam Haupt. La alia estas monumento en Gdansko el 1966 honore al la Defendantoj de Westerplatte – la loko simbolanta la eksplodon de la 2-a mondmilito kaj la polan reziton en septembro 1939. Ambaŭ skulptistaj projektoj inspiris kelkajn generaciojn de artistoj, kiuj sian arton dediĉis al bildigo de la kolektiva memoro. La skulptista monumento en Treblinka – en kiu pereis i.a. Lidia kaj Zofia Zamenhof konsistas el 8-metra postamento kun basreliefoj, Dek granitaj kolonoj kun nomoj de ŝtatoj el kiuj devenis la pereintaj tie judoj kaj 17 mil ŝtonoj kun nomoj de lokoj, el kiuj devenis ĉiuj viktimoj. Ĝi estas taksata ne sole kiel elstara arkitektura projekto, sed ankaŭ kiel unu el la plej korskuaj omaĝoj al holokaŭsto en Pollando kaj en la mondo. Ĝian centran elementon formas alta monumento el granitaj blokoj laŭ sia aspekto memoriganta la jerusaleman Plormuron. Tra la mezo de la fronta muro kuras fendo memoriganta krevaĵon. La monumenton kronas ŝtona bloko kun basreliefoj prezentantaj homajn figurojn kies vizaĝoj emfazas doloron, titolitaj „Martireco”, „Virinoj kaj infanoj”, „Batalo”, „Transdaŭro”. Ĉe la pinto de la fronta muro videbliĝas manplatoj en benogesto kaj la basreliefo sur la malantaŭa muro bildigas menoron. Antaŭ la monumento troviĝas ŝtona plato kun la surskribo „Neniam plu” en la lingvoj angla, franca, jida, hebrea, germana, pola kaj rusa. En la proklamodokumento pri 2025 kiel Jaro de Franciszek Duszeńko oni i.a. akcentis, ke lia arto elvokas emociojn kaj memorigas la dramecan historion de la 20-a jarcento.

El la elsendo 10.10.2024. Legas Maciek – 02′ 43″