Novaĵoj

Streĉita situacio en la Proksima Oriento

Enretigita de: | Sept 30, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Daŭras streĉita situacio inter Israelo kaj Libano. Laŭ “Wall Street Journal” la isrealaj militfortoj ĉiam pli intense preparas sin al „eventuala kontinenta invado” kontraŭ la najbaron el la nordo. Laŭ la informoj de la ĵurnalo rezultas, ke Israelo povas komenci la atakon jam ĉi-semajne. La pola ministro por la eksterlandaj aferoj alvokis polojn estadantajn en Libano forlasi ĉi tiun landon. Post la lasta atako kontraŭ la gvidantojn de Hezbollah la pola ministro akcentis, ke la situacio en la regiono fariĝas ĉiam pli danĝera kaj eblas ekskludi neniun scenaron. La usona prezidento Joe Bindes esprimis dimanĉe maltrankvilon pro la eskalo de la israela-libana konflikto dirante ke necesas eviti plenskalan militon. Li anoncis sian intencon diskuti la temon kun la israela ĉefministro Netanjahu. Sian starpunkton rilate al la konflikto en la Proksima Oriento esprimis ankaŭ papo Francisko reage je la demando pri la atako de Israelo kontraŭ Bejruton, en kiu pereis la gvidanto de Hezbollah. La demando estis starigita dum la gazetara konferenco, kiu okazis sur la ferdeko de la papa aviadilo. La papo diris, ke defendo ĉiam devas estis proporcia al la atako. Alikaze temas pri ekstermoralaj, nemoralaj agadoj. Hodiaŭ la palestina grupo Hamas informis, ke ĝia gvidanto en Libano pereis lunde kun la familio en israela atako. Reuter atentigas, ke ĉiam pli oftaj atakoj de Israelo en Libano kaj Jemeno elvokas timon, ke la bataloj en la Proksima Oriento eskapos de la kontrolo kaj tiros al la milito Iranon kaj Usonon. Kiel informis sabate la libana sanministro dum ne plenaj du semajnoj en la israelaj flugatakoj kontraŭ Libanon pereis 1030 personoj, t.e. pli ol sume en la lastaj 11 monatoj. Kiel hodiaŭ , do lunde, informis Alta Komisaro de UN-o por Rifuĝintoj jam ĉirkaŭ 100 mil personoj fuĝis al Sirio pro la israelaj atakoj kontraŭ Libanon.

El la elsendo 30.09.2024. Legas Barbara – 02′ 34″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631933

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj