Novaĵoj

Pli ol 4,1 milionoj da ukrainanoj protektataj en la Unio

Enretigita de: | Sept 25, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Laŭ la donitaĵoj de Eurostat el la fino de julio 2024 la statuson de provizora protekto en la uniaj landoj ricevis pli ol 4,1 milionoj da ukrainanoj. Eurostat informas, ke fine de julio 2024 en Germanio estis registritaj 1 miliono 110 mil 600 personoj, en Pollando estis registritaj 976 mil 205 rifuĝintoj. (Laŭ la raporto de la pola Ĉefkomadantaro de Limgardistaro en 2022 el Ukrainio al Pollando venis ĉirkaŭ 9,5 milionoj da personoj kaj en 2023 – ĝis la 30-a de septembro – ĉirkaŭ 7,2 milionoj da personoj). Laŭ la donitaĵoj de Eurostat fine de julio 2024 la plej multa elcento de elmigrintoj el Ukrainio estis notitaj en Ĉeĥio, Litovio kaj en Pollando. Kompare al la fino de junio 2024 plej multaj personoj el Ukrainio ricevis statuson de provizora protekto en Pollando, Ĉeĥio kaj Rumanio. Malplej multaj en Slovenio, Luksemburgo, Malto kaj Liĥtenŝtejno. La plej grandan malkreskon de rifuĝintoj el Ukrainio notis Germanio. Fine de julio 2024 plej multaj inter la rifuĝntoj estis ukrainanoj, civitanoj de Rusio, Niĝerio kaj Azerbejĝano. La 25-an de junio la Konsilio de Eŭropo pluvalidigis la provizoran protekton por rifuĝintoj el Ukrainio ĝis la 4-a de marto 2026. Tiuj personoj havas la rajton loĝi en la koncerna lando, havas la rajton legale labori kaj la rajton al loĝigo. Ili ricevas medicinan helpon kaj havas garantiitan partoprenon en la eduksistemo.

El le elsendo 25.09.2024. Legas Milada – 02′ 35″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631938

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj