En la sidejo de la Nacia Biblioteko de Serbio en Beogrado estis malfermita ekspozicio dediĉita al la pola literaturo. Ĝi estis organizita de la pola ambasado en Serbio kunlabore kun la Nacia Biblioteko de Serbio baze de materialoj de la pola scienca kaj kultura instituto Ossolineum en Vroclavo. La ekspozicio ligas literaturajn veftojn kun la historio de Pollando, kun batalo por suverenco inkluzive de luktoj kontraŭ komunista reĝimo trudita al Pollado post la 2-a mondmilito. Ĝi prezentas la vivhistoriojn de verkistoj, kiuj forlasis Pollandon por plimulton de sia vivo pasigi en elmigrejo kaj tie verki sen cenzurlimigoj. Ili malsamis laŭ temperamento kaj mondkonceptoj, sed ilia verkado influadis, sanĝadis la vivon de legantoj de iliaj verko. La ĉefherooj de la ekspozicio dum la solena malfermo estis Czesław Miłosz kaj Witold Gombrowicz. Oni parolis krome pri la kreado de i.a. Henryk Sienkiewicz, Marek Hłasko kaj Melchior Wańkowicz.

El la elsendo 20.08.2024. Legas Maciek – 01′ 12″