En Lublin, la orienta Pollando, de 25 jaroj estas organizata konkurso por Konservista Laŭro. Ĝis nun la premiojn ricevis preskaŭ 100 investantoj kaj mastroj de brile restaŭritaj historiaj objektoj en la tuta vojevodio pro sia peno, pasio kaj engaĝiĝo. Por la Konservista Laŭro 2024 estis anoncitaj ok investaĵoj, el inter kiuj kvar estis premiitaj. Temas pri preĝejo de s-ta Nikolao en Lublino pro laboroj en la 16-jarcenta preĝejo, kiuj koncernis la pentristan-arkitekturan internon kaj ĝian historirilatan ekipon. Laŭron ricevis la urba komunumo de Zamość pro restaŭro de la malnova sidejo de Zamojski-Akademio, en kiu troviĝis laika altlernejo establita en 1594 fare de Jan Zamoyski. La urba komunumo en Radzyń Podlaski estis honorita per la laŭro pro restaŭro de la 18-jarcenta palaco de Potocki-familio. Laŭron ricevis krome paroĥo de s-ta Stanislao Episkopo en Tarnoszyn pro konservistaj laboroj ĉe ligna sonorilturo en la iama kirka komplekso en la loko Szczepiatyń. Ĉiujn premiitajn investaĵojn karakterizas altklasa restaŭro. Ĉiujn laborojn antaŭis arkeologiaj esploroj kaj ilia pridokumentado.

El la elsendo 30.08.2024. Legas Maciek – 01′ 31″