„Transatlantyk” estas la nomo de premio por ambasadoroj de la pola literaturo eksterlande. Ĝiaj laŭreatoj estas tradukistoj, eldonistoj, kritikistoj aŭ animantoj de la kultura vivo, dank’ al kies laboro la pola literaturo fariĝas pli konata en iliaj landoj. Okaze de la 20-jariĝo de la premio nunjare estis distingitaj per ĝi du laŭreatoj Vera Verdiani el Italio kaj Abel Murcia el Hispanio. Vera Verdiani estis aprecita pro siaj tradukoj de la pola literaturo, entute pli ol 70 libroj de 30 aŭtoroj, kiel Witold Gombrowicz, Ryszard Kapuściński, Stanisław Lem, Leszek Kołakowski, Sławomir Mrożek, Bruno Schulz, ankaŭ Paweł Huelle, Magdalena Tulli kaj Olga Tokarczuk. La tradukoj de Abel Murcia en signifa grado rilatas al poezio. Entute en siaj tradukoj li okupiĝis pri verkoj de Wisława Szymborska, Tadeusz Różewicz, Ryszard Kapuściński, Ewa Lipska, Olga Tokarczuk, Stanisław Lem, Witold Szabłowski kaj Ryszard Krynicki. Liaj tradukoj de Lem aperis en Hispanio, de Szymborska en Hispanio, Meksikio kaj Venezuelo, de Różewicz en Venezuelo, de Tokarczuk en Meksikio. Ĝis nun la premion „Transatlantyk” ricevis tradukistoj, eldonistoj, kritikistoj aŭ animantoj de la kultura vivo en Svedio, Germanio, Rusio, Serbio, Italio, Ĉeĥio, Ĉinio, Nederlando, Usono, Francio, Britio, Estonio, Pollando, Japanio kaj Irako.

El la elsendo 15.07.2024. Legas Maciek – 01′ 40″