„La hobito: aŭ tien kaj reen” de John R.R. Tolkien (2005), „Kalevipoeg: estona popola eposo” de Fr.R. Kreutzwald (1975) kaj „Unu tago post la alia: letero al infano naskita” de Clelia Conterno Guglielminetti (1982) estas la bazo por nia anaŭmikrofona renkontiĝo kun red. Gabi Kosiarska pri la katalogado de Hodler-kolekto en Pola Nacia Biblioteko. Estas la okazo interŝanĝi la proprajn impresojn pri la legaĵoj, pri rete aperintaj recenzoj, sed ankaŭ informiĝi, ke pere de la katalogo en la PNB facilas akiri konojn pri tio, kiuj aliaj bibliotekoj disponas pri ekzemple titoleldonoj.
Interparolis redaktorinoj Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska
El la elsendo 25.07.2024 – 14′ 31″