Sciencaj informoj

Malĉifrita lingvo de antaŭ miloj da jaroj

Enretigita de: | Jul 10, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Pasintjare dum la arkeologiaj foslaboroj en la regiono, kiu estas restaĵo post la urbo Hattusa ests malkovritaj enigmaj tabuletoj perskribitaj de nekonata hindoeŭropa lingvo. Hattusa eniras aktuale la konsiston de la turka Anatolio, kaj siatempe estis parto de la hitita imperio, ĝia ĉefurbo. Post esploroj evidentiĝis, ke temas pri la lingvo >kalašma<, kies origino radikas en la bronza epoko kaj kiu estis aplikata en la Hitita Imperio. Hititoj vivis sur ĉi tiu tereno en la periodo inter 1650-a kaj 1180-a jaroj antaŭ Kristo. Dank’ al la elfositaj 174 tabuletoj kaj malĉifro de iliaj tekstoj eblas pli bone kompreni la tiamajn hititaj ritojn kaj realaĵojn de la ĉiutaga vivo. La gvidanta la sciencistan skipon Daniel Schwemer el Vicburga Universiato informis, ke ĝis nun eblis malĉifri i.a. hititan ritan teston. Troviĝas en ĝi referencoj al regiono situanta ĉe la nord-okcidenta rando de la Imperio. Tio povus esti la ĉirkaŭaĵoj de la nunaj urboj Bolu aŭ Gerede. Scienicistoj akiris pruvojn pri plurlingveco kaj plurkultureco de la tiama Anatolio. Kio estas grava la tabuletaj tekstoj ne enhavas novan alfabeton. La tekstoj estis skribitaj per kojna skribo el Mezopotamio. Laŭ esploristoj la malĉifritaj tekstoj en novembro povus ektroviĝi en la reto, tiel ke ĉiuj interesiĝantoj povu kun ili konatiĝi. En la preparo estas ankaŭ oficiala publikaĵo sumigonta la ĝisnunajn atingaĵojn kaj sukcesojn.

El la elsendo 10.07.2024. Legas Barbara – 01′ 57″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0629952

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj