Sciencaj informoj

D-ino Olga Malinkiewicz kun Eŭropa Inventista Premio

Enretigita de: | Jul 10, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Fizikisto, d-ino Olga Malinkiewicz, la kunfondintino kaj teknologia direktoro de la firmao Saule Technologies estis distingita de la Eŭropa Patentuma Oficejo per Eŭropa Inventista Premio. La porokaza solenaĵo okazis en la ĵusaj tagoj en Meditereanea Konferenca Centro en Valetta, Malto. D-ino Olga Malinkiewicz superis rivalojn el Finnlando kaj Francio per la aŭtora malmulekosta metodo produkti sunĉelojn el la mineralo „perowskit”. Ŝia firmao Saule Technologies estas la unua, kiu komencis ilian produktadon. Perowskit estas granda grupo de mineraloj kun kristala kuba strukturo. Ĝia nomo deriviĝas de la natura mineralo kalcia titanato (IV) CaTiO3 malkovrita en 19-a jarcento. La perovskitiaj ĉeloj, agnskitaj de multaj specialistoj kiel estoteco de fotovoltaiko, konsisitigas pli leĝerajn, pli produktivajn kaj malpli kostajn sunkolektilajn materialojn ol ĝenerale aplikataj aktuale ĉeloj siliciaj.

El la elsendo 10.07.2024. Legas Barbara – 01′ 22″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0629951

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj