De jaroj Pollando serĉas tolaĵojn ŝtelitajn aŭ perdiĝintajn dum la dua mondmilito (1939-1945). Kelkcento da ili daŭre ne estas retrovitaj. En la urbokomplekso Gdynia kaj Gdańsk, en la norda Pollando, oni decidis ilin serĉi en originala maniero. Temas pri la projekto „Ekspozicio NE okazos”, kiu promocias kulturon kaj samtempe estas helponta retrovi tiajn bildojn kiel „Araba virĉevalo”, „Malgranda soldato”, „Malgranda dommastrineto”. La pola kulturministerio kunlabore kun la societo Traffic Design ekde la komenco de majo instalis en la urba spaco murpentraĵojn, kiuj proksimigas la artverkojn perditajn dum la 2-a mondmilito. La projektitaj murpentraĵoj memorigas eligaĵojn el plurmedia telefono aŭ gazeteltraĉaĵojn. Ili altiras la rigardon de la preterpasantoj samtempe proksimigante la historion de la periditaj artverkoj. Tiamaniere la arto gastas en la ĉiutaga vivo de Gdansko kaj Gdynia ĝis la fino de septembro nunjare.

El la elsendo 05.06.2024. Legas Maciek – 01′ 19″