La 19-an de majo en la Reĝa Łazienki-parko komenciĝis la 65-a sezono de la subĉielaj Chopin-koncertoj. La tradicio radikas en 1959, ekde kiam la recitaloj okazas senintrrompe kaj estas unu el la plej gravaj kulturaj atrakciaĵoj de la pola ĉefurbo. La senapagaj ĉiudimanĉaj koncertoj en la parka spaco apud Chopin-monumento, kiujn vizitas eĉ 120-mila publiko, daŭros nunjare ĝis la 29-a de septembro. Samtempe la Nacia Instituto de Frederiko Chopin publikigis jam la programon de la nunjara eldono de la 20-a Internacia Muzika Festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”, kiu okazos inter la 7-a de aŭgusto kaj la 8-a septembro. En ĝia daŭro okazos 40 koncertoj en la Nacia Filharmonio, Teatro la Granda, Koncerta Studio de la Pola Radio, Bazililo de la Sankta Kruco (kie troviĝas la koro de Chopin) kaj en la Reĝa Kastelo. La programo apogos sin sur la konfronto de Chopin-kreado kun la eŭropa muziko kaj estos la okazo por prezenti eksterordinaran mozaikon de muzikplenumo fare de artistoj el ĉiuj kontinentoj. Aŭdiĝos komponaĵoj konataj, popularaj, sed krome verkoj remalkovrataj, forestantaj en la nuntempa muzika vivo.

El la elsendo 25.05.2024. Legas Maciek – 01′ 27″