Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1320-a E_elsendo el la 20.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Ĉi-foje, la lastan fojon, per la 145-a fragmento ni proponas konatiĝi kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri polaj-francaj ekonomiaj rilatoj; pri la komenciĝonta morgaŭ Copernicus Festivalo en Krakovo. Hodiaŭ en la Tago de Abelo ni informas krome pri reaperinta en Pollando la t.n. nigra abelo – Xylocopa violacea.
• En la scienctema bulteno ni donas la atenton al la perdiĝanta kapablo aŭskulti reference al la usonaj esploroj kaj la funkciado de la pola fondaĵo Audomania.
• Hodiaŭ muzike riĉigis nin Lucio Avitabile kantante la E-version de la kanzono „Tiu brakumo unika”.
• La akompana interreta foto prezentas la reaperintan en Pollando, Xylocopa violacea.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.