Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1304-a E_elsendo el la 01.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• CED, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj estas la temo de nia interparolo, kiun ni faris kun ĝia direktoro Mark Fettes dum lia lasta vizito en Pollando (interlingvistiko.net).
• En la aktualaĵoj ni informas pri la stato de la eksterlerneja, la t.n. hejma instruado en Pollando; pri medalo Magnus Hirschfeld por la pola esploristo pri homa seksemo kaj seksa edukado profesoro Zbigniew Izdebski; pri Varsovio kaj Krakovo inter kvin polaj eŭropaj urboj aparte vizitindaj por la semajnfina ripozo.
• En la sciencbultena rubriko ni referencas al esploroj de irlandaj sciencistoj pri la longdaŭra kovimo kaj unu el ĝiaj sekvoj la t.n. cerba nebulo.
• Muzike ni pasigas kelkajn minutojn kun ĴeLe kaj ĝia kanto „Mirinda momento” el la albumeto „Stacioj de l’amo”, kiun bitaformate en februaro aperigis Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ele/5-stacioj-de-lamo.html.
• Nian programinformon akompanas interreta foto rilata al la temo pri la eksterlerneja instruado en Pollando.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Kara Barbara,Saluton
Mi konstante aŭskultas viajn elsendojn por akiri novaĵojn kaj ĝui la belegan paroladon de via teamo.
La novaĵo pri hejma edukado en Pollando ege miris min. En Ĉinio, neniu familio rajtas hejmigi infanon por ke ili lernu hejme. Ĉiuj infanoj devas lerni en lernejoj.
Vi diris ke “Ĉi tiun kleriĝformon utiligis 53 918 000 lernantoj pli ol 25 000 en la bazaj lernejoj, kaj preskaŭ 29 000 en lernejoj mezgradaj.” Ĉu tio signifas ke la nombroj de la hejmaj lernantoj estas 100-eblaj ol tio de la lernantoj en bazaj kaj mezlernejoj(sume 54 000). Mi petas vian konfirmon.
Mi ege scivolemas, ĉu la gepatro devas pagi multon por sendi infanon en lernejon? Ĉu la kotizo estas granda elspezo por la familio? Ĉu la alta kotizo estas kialo ke la gepatroj preferas ke la infanoj lernu hejme?
Antaŭdankon
Amike
Trezoro Huang Yinbao
Saluton el Ĉinio!Dankon pro via radio kontribuanta multajn jarojn por paroligi la mondan esperantistaron!