Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1299-a E_elsendo el la 05.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni proponas kunfoliumi kun ni E-gazetojn, inter kiuj estas la aŭtuna numero de „Israela Esperantisto”, la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas” el Japanio, la februara numero de la ĉina „Penseo” kaj la premiera numero de la „Beletra Edeno”, neregula beletra revuo redaktata ankaŭ sub la gvido de Vejdo.
• En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni parolas pri distingo por la Muzeo de Siberiekzilitoj en Bjalistoko, pri laste aĉetita desegnaĵo de Rafaelo por la varsovia Reĝa Kastelo, pri restaŭritaj ikonoj por la muzeo en Przemyśl.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri invito kunlabori pri la kongresa temo en Tanzanio: KongresaTemo-heliko-groups.io; pri varbado de volontuloj por la nunjara UK: https://forms.gle/h1MGRCdtbMjdp9De8; pri seminario dediĉita al konstruataj lingvoj: https://icon2024.sciencesconf.org.
• Muzike ni aŭdas fragmenton de la kanzono „Nokto sen dorm’” de Mayoma kun JoMo, el la KD-o „Moyoma kun JoMo afrikumas” eldonita de Vinilkosmo. La akompana reta foto bildigas detalon el la Nacia Parko de Aruŝo,
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Dankon pro tiu tre interesa elsendo!!