Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1292-a E_elsendo el la 30.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
• Per nia ampleksa sonsceno el la UK-o en Torino pri la kunsido invitanta al la UK 2024 en Aruŝo, Tanzanio ni memorigas, ke la 31-an de decembro finiĝas la unua favorpreza aliĝperiodo al la unua afrika UK de Esperanto.
• En la komenca novaĵbulteno ni informas pri la nunjaraj sukcesoj de la pola flugkompanio LOT; sekve pri kristnaskaj arbetoj pri kies produktado en Eŭropo en signifa grado okupiĝas Pollando; pri la decembra kultura vidindaĵo de Bjalistoko; pri la plej nova kalendaro 2024 de la polaj tataroj.
• En la sciencbultena informo ni parolas pri la lumpoluciado de la pola ĉielo.
• Muzike akompanas nin Flávio Fonseca per brazila kanto pri paco en lia traduko.
• La interreta foto referencas al la finiĝanta malnova kaj la proksimiĝanta Nova Jaro 2024, kiun akompanas en la elsendo ankaŭ niaj bondeziroj por ĉiuj aŭskultantoj kaj ties familioj, por nia E-komunumo!
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Karaj Redakcianoj, elkorajn dankojn por ĉiuj belaj kaj valoraj programoj en 2023! <3. Mi deziras al vi kaj al la aŭskultantoj: Feliĉan Novan Jaron!!! Kaj Pacon por la Mondo!