Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1263-a E_elsendo el la 05.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
troviĝas nia 6-a kaj samtempe lasta sondokumento el Torino.
– Ni prezentas – el la Solena Fermo – la raporton de la reĝisoro de la Kongresa Temo, Thomas Bormann. Li legas ankaŭ la kongresan rezolucion.
– Nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Humphrey Tonkin, kiu raportas pri la ĵaŭda programero dediĉita al nia agado ligita kun la kontaktoj kun UNo kaj Unesko.
– Pamela fine de la elsendo dividas kelkajn impresojn pri sia unua Universala Kongreso de Esperanto. Fine el la programo de la Solena Fermo aŭdiĝas invita kanto al la 109-a UK en Tanzanio.
-La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la momenton de la transdono de la Kongresa Flago al LKK de la UK en Aruŝo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Mi shatus ricevi la bultenon proponitan de Prof. Tonkin. psviana@terra.com.br
Mi ne scias ĉu oni povas ĝin aboni sed ĉiuj numeroj troviĝas ĉe la suba ligilo kaj oni povas ilin elŝuti per klako sur la ligiloj sub la kolumno “Dato kaj Lingvoj”.
Jen la ligilo: https://esperantoporun.org/eo/arkivoj/
(UNO-dokumentoj en Esperanto troviĝas ĉi tie: https://esperantoporun.org/eo/un-dokumentoj-en-esperanto/)
Tre bona elsendo! Dankon. Prof. Tonkin referencis al Informilo de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj. Ni, la aŭskultantoj de Pola RetRadio, kaj aliaj interesitoj povas legi la numerojn de tiu Informilo ĉe la retejo https://esperantoporun.org/eo/hejmo/ (La Informilo troviĝas iomete sube sur tiu retpaĝo. Mi ĵus rimarkis tion kaj volis ĝin mencii.)
Estas plezuro por mi reveni al auskultado de la raportoj. Mi sentas la korvarman etoson de Esperantujo. Universalajn Kongresojn devus viziti chiu nova samideano. Mi kore dankas vin.