Nur ĝis la 31-a de oktobro daŭras en la Reĝa Kastelo Wawel en Krakovo la ekspozicio de deksesjarcentaj reĝaj gobelinoj. Tio estis la unua okazo en la lastaj 300 jaroj admiri la tutan murtapiŝan kolekton, kiu siatempe apartenis al la pola reĝo Sigismundo la Dua. Ekde la 18-a ĝis la 24-a de oktobro la ekspoziciestraro antaŭplanis la adiaŭan vizitperiodon konsistantan i.a. el gviditaj vizitoj en la akompano de ekspozicikuratoroj. Sigismundo la Dua estis la lasta reĝo de Pollando el la Jagelona dinastio. Lia regoperiodo kaj de lia patro Sigismondo la Maljuna estas difinata kiel la ora epoko, ĉar ambaŭ reĝoj gvidis politikon de la religia toleremo, tiuperiode okazis aparta kultura disfloro. Sigismundo la Dua mem famiĝis pro siaj kolektoj de juveloj kaj metiartaĵoj, por kiuj li neniam ŝparis privatan monon. En la jaro 1550 la reĝo mendis en Bruselo – tiuepoke la plej grandan – la plej multekostan kaj la plej imponan kolekton de gobelinoj en la tuta Eŭropo. Tio estis tiuperiode senprecedenca entrepreno. La plej lertaj flandraj majstroj bezonis 10 jarojn por plenumi la mendon. Kiam la murtapiŝoj finfine venis al Krakovo ili ornamis murojn en la reprezentaj salonegoj de la krakova kastelo. La bruselaj majstroj de la teksa arto en la lanan ŝtofon majstre enplektis la multkolorajn silkajn fibrojn. Aparte mirinde impresaj estas fragmentoj kun la apliko de oraj kaj arĝentaj fadenoj. En la reĝa kolekto troviĝis komence ĉirkaŭ 170 gobelinoj, sed ĝis hodiaŭ pli ol 30 perdiĝis. La nuna ekspozicio prezentas al la vizitantoj 137 gobelinojn, faritajn laŭ la modelo de la plej elstaraj ekzemploj de la renesanca arto, kun videblaj referencoj al Rafaelo kaj Mikelanĝelo. Inter la plej impresaj arasoj estas 19 pli ol 40-kvadratmetraj murtapiŝoj kun scenoj el la biblia Genezo, i.a.: Paradiza feliĉo, Bestoj eniras la Arkeon, Konstruo de la Babelturo. Vizitantojn ravas krome 44 malpli grandaj bildoj kun bestoj surfone de variaj pejzaĝoj: lutro kun multkolora fiŝo en la buŝo, diversaj reptilioj, ambaŭ realaj kaj krome imagitaj, ĝirafo-unukornulo, linko, cikonio kun kunikloj ktp. Pliaj 44 arasoj enhavas broditajn blazonojn de polaj kaj litovaj nobelaj familioj. La vizitantoj de la ekspozicio profundiĝas en la 16-jarcentan etoson promenante tra la kastelaj ĉambroj dekoritaj per la gobelinoj, kiujn la reĝo mem pretigis por sia geedziĝo kun Katerina de Aŭstrio. Sed la ekspozicio ankaŭ detale eksplikas la malfacilan kaj fajnan laboron de restaŭristoj, kiuj devis forigi spurojn de la turbula historio, purigi kilometrojn da oraj kaj arĝentaj fadenoj, fortigi malnovan, feblan ŝtofon. La ekspozicititolo referencas al revenoj, ĉar dum la longa historio la sorto dufoje rabis la kolekton kaj dufoje ĝi sukcese revenis al la lando. Post la tria dispartigo de Pollando en 1795 la rusa carino ŝtelis la arasojn el la Varsovia Reĝa Kastelo, kie ili troviĝis dum la regado de la lasta pola reĝo Stanislao Poniatowski, kaj forportis ilin al Sanktpeterburgo por regali per ili membrojn de rusa aristokrataro. Nur post la Traktato de Riga, kiu finis en 1921 la polan-bolŝevistan militon, kreiĝis komisiono de muzeaj ekspertoj, kiu traveturis dekojn da rusaj urboj retrovinte preskaŭ ĉiujn arasojn. La reakirita kolekto revenis al la krakova Wawel Kastelo, kie oni preparis ĝin por la estonta ekspozicio. Bedaŭrinde, tio ne okazis. Anstataŭe, la 3-an de septembro 1939 komenciĝis la komplika kaj kompleksa evakuado de la kolekto endaĝerigita de proksimiĝantaj germanaj trupoj. La reĝaj murtapiŝoj trafis unue al Rumanio, sekve tra Francio, Britio kaj Usono ili venis al Kanado. Post la milito la kanada registraro rifuzis redoni la altvaloran deponaĵon al la komunista Pollando dum la vivo de Stalin, kaj nur post lia morto povis komenciĝi intertraktoj pri ilia hejmreveno. Finfine, ilia dua reveno okazis en 1961. Sed pro longaj jaroj pasigitaj en maltaŭgaj kondiĉoj ne eblis organizi ilian kompleksan prezenton. Krome estis evidente, ke la malpura urba aero, humideco de homaj spiroj, eĉ detruefika polvo de modernaj stratoj kaj nevideblaj murfungoj detruas la gobelinojn. Nur post kvindek jaroj de pena restaŭrado fare de spertaj artkonservistoj la ekspozicio povis okazi. Laŭ Andrzej Betlej, la estro de la Vavela Reĝa Kastelo, eĉ se la ekspozicio daŭras nur jarduonon, la deziro estas, ke ĝi firme fiksiĝu en la memoro de la sekvaj generacioj. Kaj ne temas nur pri la arasoj, sed ankaŭ pri ĉiuj, kiuj klopodis retrovi ilin en Sovetunio, revenigi el Kanado, pri ĉiuj kiuj zorgis pri la kolekto en la daŭro de ilia kvincentjara historio. La plej elstaraj nomoj estas gravuritaj sur la memortabulo ĉe la enirejo al la reĝaj ĉambroj: Stanisław Świerz-Zaleski, Józef Krzywda-Polkowski, Jerzy Szablowski, Witold Małcużyński, Aleksander Czołowski, Marian Morelowski. Iliaj nomoj reprezentas ĉiujn ĉi kuraĝajn virojn kaj virinojn, kiuj flegis la memoron pri la plej impona kolekto de la flandraj murtapiŝoj, la plej granda ĉi speca kolekto en Eŭropo kreita de la pola reĝo, Sigimundo la 2-a Aŭgusto.
El la elsendo 22.10.2021. Legas Barbara – 7′ 40″
.