En Pollando postpandemie reviviĝas – eĉ se kun kelkaj limigoj – turismo, funkcias hoteloj. Des pli volonte mi invitas vin por konatiĝi kun iu aparta vidindaĵo de Pollando. Eĉ se plurfoje ni menciis ĝin en niaj elsendoj, nun venu momento konatiĝi kun ĝi iom pli proksime. Verŝajne ne multaj el niaj aŭskultantoj aŭdis pri pola dezerto. Tia ja ekzistas kaj temas pri Pustynia Błędowska, Błędowska-Dezerto, la plej granda en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo regiono de fussabloj. Ĝi troviĝas en la suda Pollando sur la tereno de la Panorama Parko de Aglaj Nestoj. La nomo dezerto ne signifas tamen terenon laŭ strikta geografia senco, aliflanke reliefigas la apartecon de la tereno kaj ĝiaj panoramoj. Kiel ĝi kreiĝis? Laŭ legendo diablo disŝutis la sablon dum fuŝa provo superŝuti arĝentominejojn en la proksima loko Olkusz. Kolerigis diablojn la ministaj frapbruoj dum la elterigado de i.a. arĝentaj ercoj. Jen ili ne povis trankvile dormi, jen kolerigis ilin la fakto, ke tiel oni rabis propraĵon nur al ili apartenantan. Pli fidinda tamen estas la infomo, ke la sablon kunportis ĉi tien la akvo elfluanta el sub glaĉero. Tio komenciĝis lime de terciaro kaj kvaternaro. La posta helocena varmiĝo kaŭzis, ke la tereno surkeskis per arbara plantaro. La preparo de la tereno por la kreiĝonta „dezerto” komenciĝis en la mezepoko lime de la 13-a kaj 14-a jarcentoj, kiam oni komencis forhaki arbarojn por la kreiĝantaj min- kaj fandmetioj en la regiono de Olkusz. La ligna karbo estis bezona por la hejtado de fandfornoj kaj ĉirkaŭkonstruo de la minejaj ŝaktoj. La kreiĝon de „dezerto” favoris aldone la malaltiĝo de la grundakvoj, kio kaŭzis ke plantaro ne povis naturmaniere reveni al la senigita je akvo grundo. Tiel kreiĝis pli ol 150-kvadratkilometra surfaco, kvinobe pli granda ol la nun ekzistanta. Laŭ kalkuloj Błędowska Dezerto enhavas ĉirkaŭ 2, 5 miliardojn da kubometroj da sablo. Al la plej grandaj atrakciaĵoj apartenas sablozaj dunoj kaj fulguritoj, vera raraĵo, kio estas sablo fandita pro la frapinta ĝin fulmotondro. Antaŭ la 2-a mondmilito, kiam signifaj surfacoj de la tereno estis kovritaj de sablo eblis admiri ĉi tie eĉ fatamorganon. Tio, kion ni nun admiras estas pala eĥo de tio, kio iam estis difinata Granda Błędowska-Dezerto, kelkfoje eĉ Pola Saĥaro. Błędowska-Dezero dum kelkcent jaroj havis efektive dezertan karakteron, eĉ se ne temis pri dezerto en geografia senco. La situacio ŝanĝiĝis post la 2-a mondmilito. Tiam venis la decido forigi la sablozan terenon. Tiucele oni amase plantis pinojn kaj fremdan, venigitan el Azio Salix acutifolia, en la pola nomata kaspia saliko. La homa interveno rapide kaŭzis, ke la sabla tereno surkreskis per plantaro. Nur en la 21-a jarcento oni komprenis, ke tio ne estis la plej trafa solvo kaj oni decidis savi, restarigi la sabloregionon. En 2013 komenciĝis longdaŭra procezo de la forigado de arboj, arbustoj kaj alia plantaro por konservi la dezertan karakteron de la regiono. Bedaŭrinde la delikata ekosistemo estis perturbita kaj nun por konservi la dezerton estas necesa daŭra homa asisto. Ja Błędowska-Dezerto meritas tion, ĉar temas pri la tereno unika en la skalo de Pollando kaj de Eŭropo sur kiu vivas maloftaj flaŭraj kaj faŭnaj specioj. Nun la tuta tereno de la dezerto Błędowska estas protektita per la programo Naturo 2000 kaj pri ĝia popularigo kaj protekto okupiĝas la societo Pola Saharo. Aldonendas, ke ĝuste la pola dezerto servis por la kamerado de iuj scenoj de tiel famaj polaj filmoj, kiel „La faraono” kaj „Tra dezerto kaj praarbaro”. Evidente la pola Saharo estas loko turisme aparte alloga. Kondukas tra ĝi interesaj itineroj kaj kaj en ĉirkaŭaĵo troviĝas multaj vizitindaj lokoj.
El la elsendo 28.05.2021. Legas Barbara – 5′ 57″