Ĉi-foje multas ĉe mia skribotablo, prefere tamen ĉe mia komputilo diversaj E-periodaĵoj, kiuj jam antaŭ kelka tempo paperforme aŭ elektronike venis al la redakcio. Hodiaŭ ni donu la atenton al periodaĵoj paperaj. Kiel la unuan mi menciu Kajeron de TAKE 2021, dediĉitan al la konstruado. Ĝi estas vera frandaĵo por personoj interesiĝantaj pri la faka apliko de Esperanto, tutaparte por tiuj, kiuj interesiĝas pri la temo traktata de Konstruistoj Esperantistaj. Kiel ni legas enkonduke en ĉi tiu numero la leganto „trovos precipe artikolojn pri akvo […], kiu povus konsistigi plurajn numerojn de kompleksa revuo”. Kaj efektive temas pri kelkaj artikoloj dediĉitaj al ĉi tiu temo, kiel „Teknikoj por atingo de pura akvo kaj higieno por ĉiuj” aŭtorita de Allan Argolo el Brazilo. La artikolo pri trinkebla akvo en la afrika Kalima liveras i.a. informojn pri la helpo de esperantistoj al amikoj en Kongo troviĝantaj en malfacilaj vivkondiĉoj. La misterojn de arkitektura arto daŭrige eksplikas arkitekto Claude Bensimon, dediĉinte la atenton al harmonio en arkitekturo. El sub lia plumo venas kelkaj pliaj kontribuoj, sed ne nur li aŭtoras en ĉi tiu numero de TAKE-kajero. Sed apartan atenton ni donu al la adiaŭaj vortoj ligitaj kun la forpaso de Jan Werner, intima kunlaboranto de TAKE, specialistiĝanta pri konstrutekniko kaj arkitekturo. La enorman laboron de TAKE kaj ĝiaj jarkolektoj bildigas aparte kovrilpaĝoj de TAKE inter la jaroj 2005 kaj 2015 kaj Kajeroj de TAKE pri konstruado inter 2016 kaj 2021. Kelkajn pliajn informojn pri TAKE, Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj kaj artikolojn pri teknikoj por atingi puran akvon kaj higienon por ĉiuj, pri ekologia helpo en Kalima ni trovas krome en la 193-a numero de „La informilo”, la dulinga informbulteno pri Esperanto de Orient-Franca E-Asocio. Same kiel en la Kajero de TAKE ankaŭ en „La informilo” eblas legi i.a. pri tio „Kiel ripari ekonomie kloakan galerion” de Pierre Grollemund. Sed bv. ne ricevi falsan impreson kvazaŭ „La informilo” kopius la enhavon de TAKE-kajero. E-lingvaj legantoj sendube scivoleme konatiĝas kun kelkaj informoj kaj fonteltiraĵoj pri la fama rusa/sovetunia verkisto Makim Gorki, kiujn speciale por la periodaĵo faris Edmond Ludwig. La fraclingvaj legantoj aliflanke ricevis la recenzon pri la libro „Hector Hodler, pacisma sinteno” troviĝanta en la ampleksa libroserva katalogo de la Orient-Franca E-Asocio, kiu venis kiel elprenebla broŝureto. Sciencemaj esperantistoj sendube kun intereso sekvos la intervjuon cititan el la „Libera Folio” kun la vicprezidanto de ISAE, en kiu Wendel Pontes argumentas, ke estas sensence publikigi sciencajn esplorojn en Esperanto. Siajn argumentojn li eksplikis pli frue en reta prelego „La fiasko de Esperanto en scienco”. Kaj ni kaptu la okazon por fine informi, ke jam en la revukomenco aperas informoj pri la ekburĝoninta pandemiepoke virtuala Esperantujo, en kiu la E-vivo speguliĝas pli kaj pli bunte. Unu el ĝiaj manifestiĝoj estas Israela Virtuala E-klubo IVEK, pri kio detale informas Amri Wandel en la aŭtuna numero 2020 de „Israela Esperantisto”, fine de marto atinginta la redakcion. La sama aŭtoro en la tuj sekva artikolo skribas pri „Israelo: plej infektota kaj plej resaniĝa”, sed tiu plurpaĝa teksto rilatas kompreneble al la jam pasinta pandemiperiodo. Kelkaj el la artikolaj kontribuoj estas aperigitaj daŭrige, kion mi trovas iom ĝena praktiko, sed povas esti, ke israelaj esperantistoj akceptas tion kiel la buntigon de la revuenhavo. Pri origamio kaj E-o laste la E-komunumo estas riĉe informita per multaj virtualaj renkontiĝoj kun Larisa Osadĉuk. Ankaŭ en la 170-a numero de „Israela Esperantisto” ŝi klarigas pri origamio kaj E-o kiel du universalaj komunikartoj. Fine ni notu la „Literaturan Suplementon” en ĉi tiu eldono de la Organo de E-Ligo en Israelo, al kiu traduke kontribuis la redaktoro de la periodaĵo Mikaelo Lineckij kaj Luiza Carol. Efektive tiuj pri juda ruzeco kaj pri reĝo Salomono kaptis mian apartan atenton. Aliaj presformaj periodaĵoj atingintaj nin en marto estas i.a. la 12-a/2020 kaj la 1/2021 numeroj de „La revuo Orineta” de Japana E-Instituo. El la lasta pasintjara numero mi aparte ŝatus mencii la kontribuinton al la rubriko „Esperanto kaj mi”, kiu estas rumana esperantistino Rodica Todor al multaj el ni konata kiel longjara prezidantino de Internacia Fervojista E-Federacio. Multaj el ni sendube kiel la propran konsiderus ŝian konkludon”, ke Esperanto „estas por mi fenestro, per kiu mi rigardas la mondon kaj konatiĝas kun ĝi; ĝi estas mirinda ilo, kiu pliriĉigas min ĉiutage”. Kiel aparte interesan en ĉi tiu numero mi trovas trilingvan renkontiĝon kun ainoj de Yokoyama Hiroyui. Temas pri iu germana folklora rakonto tradukita al la aina kaj pere de ĝi retradukita en la japanan kaj en Esperanton. Alia interesa kontribuo venis de Namba Fumiharu, kiu en la podia pripenso sugestas, ke preferinde estus subteni E-organizojn per akcoj aŭ aliaj investaĵoj, kiuj produktos interezojn kaj ne per kontanta mono. Kvankam li celis Japanan E-Instituton, eble konsilinda helpo por UEA kaj ĝiaj financaj problemoj?
Mi ĵus menciis la venintan samtage la 1-an numeron 2021 de „La Revuo Orienta”. Ĝian buntan enhavon ne eblas trakti nur kelkfraze, aldone sur mia tablo troviĝas i.a. la unua nunjara numero de „Esperantolheti” kaj kelkaj retaj E-periodaĵoj. La eniragdon al ili mi ŝovas por nia sekva folimado de E-periodaĵoj, laŭeble plej baldaŭa.
El la elsendo 10.04.2021. Legas Barbara – 8′ 38″