La hodiaŭan felietonon aŭtoras nia aŭskultanto Michał Łabenda. Kiel li memorigas, unu el la celoj de la germana nazia politiko estis la tiel nomata „fina solvo”, tio estas mortigo de ĉiuj judoj en la konkeritaj kaj sklavigitaj landoj. Hodiaŭ ni scias pri multaj heroaj homoj, kiuj dum tiu kruela, freneza tempo klopodis savi la vivon de judoj, eĉ se – kiam tio estis malkaŝita de la germanaj aŭtoritatoj en Pollando – signifis la mortpunon, ne nur por la koncerna persono, sed por ties tuta familio. Ni ĉiuj konas la nomojn de Irena Sendler, Józef kaj Wiktoria Ulma, Jan Żabiński kaj multaj aliaj, kiuj ofte pagis la plej altan prezon pro sia homeco; multaj personoj ricevis – eĉ se postmorte – la titolon Justulo inter la nacioj de la mondo de Jad Vaŝem-Instituto. Bedaŭrinde, la heroeco de multaj restis nerivelita kaj atendas sian esploriston. Apartan ĉapitron en la dummilta savado de judoj perskribis polaj diplomatoj. La eksa pola ambasadoro en Svislando Jakub Kumoch malkovris en la ambasada arkivo la delonge forgesitajn dokumentojn, kiuj elmontris la komplikan kaj kompleksan aktivadon de multaj polaj diplomatoj, kiuj dum la tempo de persekutoj, uzis nekutiman eblon savi judojn el Germanio kaj el la okupaciitaj landoj. La ideodoninto de tiu solvo estis Aleksander Ładoś, dum la 2-a mondmilito la estro de la pola legacio en Berno. Li kunlaboris kun sia deputito Stefan Rynkiewicz, kun konsulo Konstanty Rokicki, kun juna oficisto Juliusz Kuhl kaj kun du perantaj personoj Abraham Silberstein kaj Chaim Eiss. Laŭ la komisio de Ładoś polaj diplomatoj serĉis kaj akiradis malplenajn pasportkajerojn de neŭtralaj landoj por plenigi ilin per nomoj de savataj judoj. La posedanto de tia pasporto, eĉ judo en Germanio, tuj estis akiranta la eksterlandan civitanecon kaj estis direktita al malliberigejo, sed ne al koncentrejo, kaj poste povis forveturi al alia lando. Kompreneble, tiuj agadoj estis kontraŭleĝaj kaj la svisa polico provis ĉesigi ilin kaj puni la kulpulojn. Tamen la pola registaro sukcesis interveni ĉe la plej alta nivelo kaj ekspliki la gravecon de ĉi tiu misio. Komence la polaj diplomatoj devis aĉeti la malplenajn pasportdokumentojn de la honora konsulo de Paragvajo. Unu tia malplena dokumento kostis de 500 ĝis 2000 svisaj frankoj – dum la salajro de pola ambasadoro egalis al ĉirkaŭ 1800 frankoj. En pli posta periodo oni altigis la laborefikecon sendante al minacitaj judoj falsajn dokumentojn, en kiuj necesis konfirmi nur la paragvajan civitanecon. La konsulo Rokicki, kiu respondecis pri la falsaĵoj, laboris tiom rapide kaj sub tia streĉo, ke li eĉ ne rimarkis la ortografian eraron en la oficiala nomo de Paragvajo supre de la dokumentoj. Dank’ al Dio, la unua persono, kiu rimarkis tion, estis la ambasadoro Jakub Kumoch 80 jarojn poste. El sub la mano de la konsulo Rokicki eliris almenaŭ 1056 pasportoj, ĉiu por du personoj. Post kiam li enskribis la necesajn datumojn kaj engluis foton de koncernato/oj la sekva paŝo apartenis al la paragvaja konsulo, subskribanta kaj pristampanta la dokumenton. Tiam Abraham Silberstein povis sendi ĝin al la nova civitano de Paragvajo. La grupo de Aleksander Ładoś aranĝis krome la kunlaboron kun honoraj konsuloj de Honduro, Haitio, Salvadoro kaj Peruo, kiuj mem eldonadis falsajn pasportojn. En tiu rolo Chaim Eiss estis neanstataŭigebla, ĉar li disponis pri reto da kontaktoj en ĉiuj judaj komunumoj en la eŭropaj landoj kaj provizis la grupon de Aleksander Ładoś per nomoj de judoj kaj iliaj fotoj. La financrimedoj por aĉeti la savantajn judojn pasportojn venis de la pola registaro, de la Palestina Komitato en Jerusalemo kaj el diversaj aliaj fontoj. En novembro 1943 Eiss, la ĉefa liveranto de personaj datumoj, mortis pro koratako. En tiu periodo la germanaj aŭtoritatoj eksciis pri la falsaĵoj kaj ne plu agnoskis pasportojn de kelkaj latinamerikaj landoj. Ĉilio, Paragvajo – kun la subteno de Vatikano – kaj Usono tamen klopodis savi la judojn, kiuj iam posedis iliajn pasportojn kaj intervenis en Berlino, sed malsukcese. La nazioj sendis centojn da posedantoj de la falsaj pasportoj al la koncentrejoj, kaj ili tie pereis. Ne eblas prezenti la precizan nombron de judoj savitaj de la polaj diplomatoj. Jakub Kumoch konfirmas, ke sendube temas pri almenaŭ 2 mil personoj, sed plej verŝajne temas pri ĉirkaŭ 10 mil. Kio okazis sekve kun la herooj de nia rakonto? Bedaŭrinde, iliaj meritoj estis longtempe forgesitaj. Ładoś revenis al Pollando en 1960 kaj mortis en Varsovio en 1963. Rynkiewicz elmigris al Kanado kaj poste al Argentino, kie li posedis la aŭtolavan halon. Li mortis en 1988. Rokicki loĝis en Svislando ĝis sia morto en 1958. Kuhl havis la konstrufirmaon en Usono. Li mortis en 1985. En 2019 Jad Vaŝem rifuzis atribui la titolon Justulo inter la nacioj de la mondo al Ładoś kaj Ryniewicz. La medalon postmorte ricevis nur Rokicki. Tamen lia familio malakceptis la titolon ĝis kiam oni ne atribuos ĝin al Aleksander Ładoś kaj Stefan Ryniewicz.
El la elsendo 26.03.2021. Legas Barbara – 7′ 59″