Nur antaŭ kelkaj tagoj venis al la redakcio la 191-a numero de la duligva „La informilo” el la orienta Francio. La riĉenhava numero elstarigas okulfrape la nunjaran eventon Mondafest’2020 per fotoj kaj komentoj. I.a. atentigante, ke „nuligo de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu devis okazi la unuan semajnon de aŭgusto en Montrealo, Kanado produktis inversan respondon: okazas pli multa agado en la Esperanto-mondo ol iam antaŭe – kaj ĝi efektive rondiras la mondon”. Aliloke en la kunteksto de la nunjaraj virtualaj eventoj „La informilo” pritaksas: „Eĉ se nenio povas anstataŭi la senperan interhoman kontakton, la virtualaj renkontoj taŭgis tamen kiel rimedo por plu ĝui la kulturon en Esperanto. Bone organizitaj, kun riĉa programo, ili estis ĝuitaj de la parolantoj de la lingvo, multaj el kiuj pro ekonomiaj aŭ tempaj kialoj, ne estus povintaj partopreni en la ĉeestaj renkontoj. La sperto estis tiel pozitiva ke oni planas, por venontaj jaroj, konservi iun virtualan parton en la internaciaj renkoniĝoj, ĝuste por ebligi la partoprenon, eĉ se je distanco, al tiaj interesitoj”. Prave pri tio atentigas la orientfranca „La informilo”, kvankam ŝajne neniu dubas, ke Rubikono estis transpaŝita kaj la virtualaj, distancaj eventoj akompanos konstante la vivon de nia komunumo. Efektive ĉio ĉi pro la pandemio, kiu daŭre elvokas emociojn, ŝanĝas la kutimojn kaj i.a. devigas nin uzi vizaĝmaskojn. Ilin produktas ankaŭ TAKE-Esperanto, kiel informas la bulteno kaj laŭ deziro ili povas surhavi ankaŭ la vorton Esperanto. El la vortoj de la prezidanto Edmond Ludwig ni ekscias, ke por ilia kreiĝo „kun Michel Basso kunagis komercistoj de IKEF kaj ilia aĉeto samtempe helpas al esperantistaj medicinistoj el UMEA”. Kio kaptis mian atenton aparte estas, ke spite la epidemion en la regiono ne mankis somere fizikaj kontaktoj inter esperantistoj en la formo de pikniko en la valo de la rivero Yon, amika tago en Freiburg, staĝo en Métabief. Ĉiuj vigle raportitaj kun multaj koloraj fotoj spegulante reliefe la „superecon” de la fizikaj kontaktoj. Multas jam en la numero anoncoj pri eventoj planataj kiel la jarfina Luminesk en Germanio aŭ venontjara staĝo de Tutpirenea E-koruso. Espereble ili sukcese efektiviĝos post la dua pandemia fazo en Eŭropo. Aliflanke multaj informoj, recenzetoj pri nove alvenintaj libroj povas kontentigi ĉiujn, kiuj uzos krome la pandemian tempon por konatiĝi kun novaj legindaĵoj. Ĉion ĉi, sed ne nur spicas humoraĵoj. Elstaras tamen faka artikolo pri „La nova tunelo de Sankta Gotardo” dank’ al kiu mi iom pli profunde konatiĝis kun la entreprenitaj kaj faritaj laboroj. Preskaŭ samtempe kun „La Informilo” venis la 4-a numero de „Esperantolehti”. Evidentiĝas, ke ankaŭ finnaj espetantistoj sukcesis renkontiĝi fizike dum la aŭtuna ekskurso al Hämeenlinna, pri kio intere raportas Saliko kaj la etoson spegulas pluraj apudantaj fotoj. Multo tamen okazis virituale. Planedan pripenson ŝpinas baze de la virtuala VEKI, la kongreso de ILEI Sylvia Hämäläinen. Ŝian pripenson inspiritan kelkfacete per la ideoj de ILEI-prezidantino apudas alia teksto el sub ŝia plumo pri malfondo de 99-jara Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj. Sylvia Hämäläinen historie retrorigardas la vivon de la Ligo ekde la komenco ĝis nun menciante multajn interesajn epizodojn en ĝia aktivado. Bedaŭrine la malfondo dume fermas la klopodojn enirigi Esperanton en la lernejan instruprogramon en Finnlando. Sylvia Hämäläinen referencis al la virtuala VEKI, la venkintino de la nunjara – ja ankaŭ virtuala – Oratora Konkurso Siru Laine. Ŝi sendube lasis multajn rigardantojn de la konkurso spirdetene pro sia emocia elpaŝo-revo iĝi patrino. En „Esperantolehti” ŝi rakontas kaj dividas spertojn pri la partopreno en la konkurso, pri la elektita temo kaj dividas la konkludon, ke malgraŭ daŭra revo iĝi patrino ŝi komprenis, ke nek ŝi nek aliaj virinoj bezonas hasti pro la premo de la socio. Pandemio diversmaniere limigas nian eksteran aktivadon. Sed mi devas diri, ke kun ĉiam pli granda, kreskanta admiro mi sekvas rezonadojn de Jorma Ahomäki, kiu dividas siajn penserojn el fermita flegejo apogante sin sur rememoroj, libroj kaj biografioj. Ĉi-foje li kundividas sian fasciniĝon pri Lidia Zamenhof, la tradukitino de „Quo Vadis”. Se temas pri literaturo ĉi-numere en „Esperantolehti” ne eblas preteratenti la kontribuon de Tuomo Grundström, kiu memorigas brilan finnan poeton el la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento Uuno Kailas en aparta kunteksto. Lia finnaligva traduko de 1-a kaj 4-a strofoj de „La vojo”. Nun Tuomo Grundström kompletigis la tuton per sia traduko de la dua kaj tria strofoj laŭ stilo antaŭjarcenta, kion ja povas juĝi nur la finnalingvaj legantoj. Sed miaopinie interesa ekzemplo, en kiu Esperanto pontas eksteren. Se konsideri la pontan rolon de Esperanto por mi ĝi rolis reliefe en iom pli frua numero de „La Revuo Orienta” (la 7-a) per kontribuo de Jokojama Hirojuki. Li nome elainigis tekston, aperigante ĝin en la revuo paralele trilingve – en la aina, japana lingvoj kaj Esperanto. Ĝia enhavo proksimigas la klopodojn ne sole revivigi la ainan lingvon, sed grande ĝin disvastigi. Mi kun intereso legis pri tiuj klopodoj ja bone memorante, ke iu el la esplorintoj de ainoj estis fine de la 19-a jarcento Siberiekzilito, Bronisław Piłsudzki.

El la elsendo 20.10.2020. Legas Barbara  – 8′ 04″