Francis Collins, la usona kuracisto kaj elstara genetikisto fariĝis la nunjara laŭreato de Templeton-premio. Li gvidis internacian projekton pri rekono de la Homa Genomo, kaj nun estas direktoro de la Naciaj Saninstitutoj en Usono. Li aŭtoras vicon da popularsciencaj libroj, en kiuj li okupiĝas pri la problemoj de la rilato inter scienco kaj kredo. En 2009 papo Benedikto la 16-a invitis lin al la Papa Sciencakademio. La plej vaste konata verko de Francis Collins estas „La lingvo de Dio: la vivokodo – scienco konfirmas kredon. La aŭtoro priskribas en ĝi siajn spertojn kaj rakontas kiel de ateisto li fariĝis agnostikulo, fine kristano. La ĉiujare atribuata Templeton-premio distingas personojn pro „elstara kontribuo al aserto de la spirita dimensio de la vivo pere de percepto, malkovro aŭ praktikaj laboroj”. Lia argumento estas, ke la scienco en la strikta signifo ne povas pruvi la ekziston de Dio, ĉar Li superas ĝiajn instrumentojn. La racio ebligas tamen ekhavi argumentojn, kiuj pri la ekzisto de la Kreinto konvinkas.
El la elsendo 15.07.2020. Legas Tomek – 1’16”