Ĝis nun estis asertite, ke la cerbostrukturoj, kiuj ebligis la evoluon de parolo aperis antaŭ 5 milionoj da jaroj. Nun internacia sciencista kolektivo konsistanta el eŭropaj kaj usonaj esploristoj konkludis, ke la komencon de tiuj strukturoj necesas serĉi almenaŭ 20 milionojn da jaroj pli frue. Sciencistaj kolektivoj el Eŭropo kaj Usono esploris baze de cerboskanaĵoj kaj analizo de lokoj responecaj pro aŭdokapablo la rilatajn strukturojn en la cerboj de homo, ĉimpanzo kaj rezuso. Ili malkovris fragmenton de strukturo, kiu ligas la aŭdokortekson kun la regionoj de frunta lobo, respondecaj pro la alifarado de parolo, trajtoj karakterizaj nur por la homoj. Ĉe aliaj primatoj tiu strukturo nur sugestas la evoluan bazon por kognaj kapabloj ligitaj kun aŭdokapablo kaj por komunikado pere de voĉo. Pri siaj konkludoj ili informis publike. Ilia artikolo donas novan prilumon al eksterordinara transformiĝo de la parolstrukturo, konstatita ekskluzive ĉe la homoj. Nome la maldekstra flanko de tiu strukturo ĉe la homoj estas pli evoluinta, kaj ĝia dekstra flanko karakteriziĝas per forta malsimetrio, malsame ol ĉe la primatoj. Ĝuste tiu ĉi strukturo ludas principan rolon en la parolevoluo.
El la elsendo 23.06.2020. Legas Tomek – 1’30”