Nia hodiaŭa heroo, Adam Chmielowski naskiĝis antaŭ 175 jaroj kaj ĉe la ĝenerala publiko estas konata, kiel iu pentristo, kiu lasis la pentradon en la plena disfloro de sia talento kaj famo, kiu rezignis pri sia ĝistiama vivo por dediĉi sin al homoj plej mizeraj. Adam Chmielowski naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1845 en la nobela familio, kiel la plej aĝa de la gefrataro. Perdinte la patron kiel 8-jara knabo ekde 1855 – laŭ la decido de la patrino – li lernis en la kadeta korpuso en Sankt Peterburgo. Post la trijara periodo la familio enzorgita pri lia rusigo revenigis lin hejmen. Adam Chmielowski daŭrigis la lernadon en Varsovio kaj en Puławy. Tie surprizis lin la eksplodo de la januara insurekcio 1863, al kiu tiam 18-jaraĝa Adam aliĝis. Vundita en la bataloj li perdis kruron kaj fariĝis rusa ostaĝo. Liberigita dank’ al la klopodoj de la patrino li tamen devis forlasis la landon. Li direktiĝis al Parizo, kie en 1864 li komencis pentristajn studojn, daŭrigante ilin en Gento kaj en la Belarta Akademio en Munkeno. En ĉi-lasta urbo li ligiĝis kun la rondo de la pola arta kolonio amikiĝite kun tiom famaj tiuepoke polaj pentristoj, kiel fratoj Maksymilian kaj Aleksander Gierymski, Józef Chełmońki kaj Józef Brandt. En la medio ĉirkaŭ Brandt li estis agnoskita aŭtoritatulo koncerne la artteorion. Lia opnikrea influo rilatis same al la iama arto, kiel ankaŭ al aktualaj artaj tendencoj. En 1874 Adam Chmielowski revenis al la lando. Komence al Krakovo, sekve al Varsovio, en kiu kune kun kelkaj aliaj famaj pentristoj – i.a. Stanisław Witkiewicz kaj Józef Chełmoński establis sian pentristan atelieron en la Eŭropa Hotelo. La artistoj rapide ektroviĝis en la rondo de la art-literatura salonego de fama – poste famiĝinta ankaŭ en Usono – aktorino Helena Modrzejewsa. En ilia ateliero gastis Henryk Sienkiewicz kaj Antoni Sygetyński, komponisto kaj artkritikisto, pledanto por la realisma pentrista fluo. Tie Adam Chmielowski atingis la krean maturecon pentrante, diskutante kaj pasigante tempon inter la amikoj. En la arto de Adam Chmielowski aparte frapas lia kolortalento, elstara sentemo je kolornuancoj. Siajn verkojn li prezentis en multaj ekspozicioj de la krakova Societo de la Amikoj de la Belartoj kaj en la varsovia Zachęta. En 1876 el sub lia plumo en la periodaĵo „Ateneum” aperis artikolo koncerne artestetikon „Pri la esenco de la arto”. En ĝi li skizis la ĉefajn tezojn de sia estetiko kun novplatona referenco, kiu identigis la Belon kun la mistika elemento. En la arto de Chmielowski la objektiva observado de la naturo kaj de la historia realo estis superita de la panteisma filozofio, kredo pri la spirita dimensio de la videbla kaj tuŝebla realo. En liaj pentraĵoj aperis ĉiam pli ofte religiaj veftoj. En la 80-aj jaroj Adam Chmielowski kreis sian faman pentraĵon „Ecce Homo”, kiu fariĝis cezuro en lia vivo metinte antaŭ li la demandon, ĉu li sekvas ĝustan vivovojon? En la daŭro de kelkaj jaroj Adam Chmielowski de artisto evoluis en sia vivovojo al monako. Komence ligita kun jezuitoj, definitive sian vivon li ligis kun la tria ordeno de la s-ta Francisko komencinte la apostolan laboron inter kamparanoj. Reveninte al Krakovo en 1884 li funkciigis la pentristan atelieron, en kiu li plene dediĉis sin al senhejmuloj kaj marĝenuloj. Tri jarojn poste li surmetis la monakan franciskanan robon kaj kiel fratulo Albert li donis komencon al nova monaka familio de Albertanoj kaj Albertaninoj. Dediĉinte sin plene al la servo de la sociaj povruloj li iom post iom rezignis pri la pentrado. Lia tuta zorgo kaj engaĝiĝo ligiĝis kun la fondado de protektodomoj por orfoj, kripuloj, maljunuloj kaj nekuraceblaj malsanuloj, funkciigado de sociaj manĝejoj. Vivante same kiel liaj protektatoj per la propra vivo li instruis, ke „necesas esti bona kiel pano, de kiu ĉiu povas fortranĉi pecon kaj manĝi, se estas malsata”. Kiel homo de eksterordinara talento, impresiĝema artisto Adam Chmielowski dum jaroj serĉis ĉiam pli maturajn dimensiojn de Bono kaj Vero. Tiujn ĉi li trovis en la plej mizera homo. Fratulo Adam Chmielowski mortis en 1916. En 1938 en la krakova Belarta Societo okazis la retrospekta ekspozicio de liaj verkoj kaj samjare la pola prezidento distingis lin postmorte per la Granda Rubando de la Ordeno Polona Restutita pro la elsteraj meritoj en sendependiga agado kaj en la socia laboro. Pliaj ekspozicioj de liaj tolaĵoj okazis en 1939, 1984, 1995. En la tempo de la 2-a mondmilito lia vivoverko inspiris junan junan Karol Wojtyła verki la teatraĵon „Frato de nia Dio”. La fratulo Albert Chmielowski en 1989 estis proklamita sanktulo de la Romkatolika Eklezio.
El la elsendo 20.06.2020. Legas Barbara – 7’31”