La kronvirusaj kuntekstoj evidente ne estas efemeraj en la E-Gazetaro. La pandemio daŭras, eĉ se en multaj landoj la rigoroj estas mildigataj. Esperoj pri tio regis en momento, kiam „Esperantolehti” – ”Esperanta Finnlando” estis pretigata – sed decidoj devis esti faritaj. Optimismige do sonas la teksto sub la vortoj de la prezidanto komence de la 2-a nunjara numero:
„PANDEMIO: Distanco inter la homoj. Tio ĉesos.
Solidareco inter la homoj. Tio daŭros”.
Tuomo Grundström rilatigas sin ne sole en la mesaĝo titolita „Nia provizora stato” al la situacio en Finnlando, sed ankaŭ al la prokratsitaj aŭ nuligitaj E-aranĝoj. Tiu situacio ne trafis la nunjarajn Vintrajn Tagojn, por kiu evento oni ne venis multnombre, sed povis okazi novaj elektoj. Al la tuta estraro de AEF kun la reelektita prezidanto Tuomo Grundström ĉefloke, ni gratulas. Kun intereso mi tamen notas, ke en AEF-estraro estas respondeculo i.a. pro kontaktoj al Pollando. Kiel ni ekscias aldone, la vintraj tagoj estis la okazo por kunfandiĝo de E-Ligo de Finnlandaj Instruistoj kun AEF. En la kunteksto de la kronvirusa realo apartan emfazon ricevas paĝoj kun salutoj de membroj. Jen per la fotoj – tiu de elalbuma eta Aida Uber, kaj Ewa kun la hundo Tarmo fone de insulara urbo Pargas. Jen per miniraportoj. Jukka kaj Terhi L. el Tampere – priskribas kvarantenan apartiĝon – en kiu unuflanke mankas vizitoj en biblioteko kaj realaj diservoj, sed aliflanke „tre rapide evidentiĝis, ke promeni aŭ marŝi ekstere estas necese por restarigi siajn korpajn fortojn”. Kristina konfesas tion, kio ja estas propra por ni ĉiuj en diversaj landoj „Estas multo, kion mi povus fari hejme, ekzemple purigadon, sed tio estas teda”. Jorma Akomäki, ne kaŝante, ke nun en la fermita flegejo la rulseĝo iomete katenas lin, tamen reliefigas la legoeblecojn kaj babiladon kun samdomanoj, kiuj – kiel li sprite atentigas – ne ĉiuj estas memormalsanuloj. En alipaĝa kontribuo la sama aŭtoro ankoraŭfoje referencas al la medikamento por sendormaj noktoj, kiuj liakaze fariĝis libroj. Kaj tiukuntekste li mencias la lernolibron de la pola lingvo por britoj el la periodo de la 2-a mondmilito, trezoro – atentigas Jorma – kun ĝustaj respondoj por multegaj taskoj kaj ekzercoj, kiu havas ĉ. 500 paĝojn. Du apartaj materialoj en la 2-a numero de „Esperantolahti” ligiĝas kun kontaktoj kun afrikanoj. La unua estas la sinprezento de Fadhili Enzo Martin, esperantisto kiu en sia letero unuflanke emfazas, ke intereso pri Esperanto en multlingva kontinento estas grandparte junularmovado, aliflanke prezentas sin mem kaj la vivrealon, kiu devigis lin eskapi al Burundo. Pri siaj kontaktoj kun afrikanoj vivantaj en Finnlando interese rakontas Börje Eriksson. En lia „Tri jaroj el la vivo esperante” leganto trovas krome filozofieman rezonadon en la kunteksto de kronviruso kaj repripenso de certaj valoroj. Mi citu mallonge: „Nun la nebalanco en la mondo estis reliefigita. La vorto Solidareco ŝajnas taŭga ĝenerale, se oni volas reveni al la eksa monda ordo. La nova praktiko de UEA apliki siajn prezojn laŭ la pagokapablo de diversaj landoj estas bonvena. Ni havas bonegan ilon je nia dispono, nian internacian lingvon, kiu celas esti universale taŭga. Uzi ĝin por pliaj servoj al la homoj en ĉiuj mondopartoj donos al ĝi pli grandan sencon”. Kaj laste, sed ne balaste tre plaĉis al mi rakonto pri la vera historio de leono en la finna blazono, kun atentigo, ke pli banale skribas pri ĝi vikpedio. Mi kontrolis. Efektive ! La 2-an numeron de „La Revuo Orienta” ornamas belega foto kun abunde neĝkovrita arbo, kiun mi ne rigardas atendante veran varman pintempon kun malŝato, kontraŭe kun nostaligo, ke ĉi vintre mankis neĝo kaj frosto. Ene de la numero evidentiĝas, kiu „kulpas pri ĉi tiu” foto. Tion klarigas ĝia aŭtorino Aleksandra Wanatuki mallonge prezentante sin mem kaj sian vojon al serioza okupiĝo pri la fotografado. La redakcio informas, ke ŝiaj fotoj ornamos la revukovrilon ĉiun duan monaton. Ni atendas ! En la 2-a numero de la organo de Japana E-Instituto prezentas sin Josef Ǩriž el Ĉeĥio, plurlingvulo kiu post kvarmonata lingvolernado povis legi la tutan romanon. Kiel aparte interesan en ĉi tiu numero de „La Revuo Orienta” mi trovas raporton de KIMURA Goro Christoph pri surpapera simpozio okaze de la 100-jariĝo de JEI, kiu okazis sub la tegmenta titolo „La rolo de lingvoj fronte al defioj de la tergloba epoko”. Ĉiuj interesiĝantoj pri faka apliko de Esperanto kun intereso bonvenigis la nunjaran kajeron de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj dediĉitan al la tegmenta temo „Arkitkturo”. Oni trovas en ĝi artikolojn i.a. pri antikvaj fenestroj en Ĉinio, pri harmonio kaj proporcio en arkitekturo, pri ĉerpentajoj el diversaj urboj. Aparta artikoleto estas dediĉita al Ludoviko Zaleski-Zamenhof kiel fakulo pri betono. Rilate la ĉerpentaĵojn el diversaj urboj unu el la kontribuoj rilatas al ŝtala ĉerpentaĵo en Vieno. Tio estu por mi la okazo por danke konfirmi la ricevadon de la elektronikaj numeroj de „La Bulteno”, dulingva magazino aperanta en Vieno kun la tekstoj de Renate kaj Walter Klag. Ĝia lasta numero estas grandpaĝe dediĉita al la 2-miljara historio de Vieno „Vindobona estis urbo”. Pliaj informoj rilatas al renaskiĝo de la monunuo stelo kaj i.a. al la rolo en ĝia estiĝo de Julia Isbrücker. Cetere por niaj aŭskultantoj povas esti interesa la informo, ke en nia E-komunumo ekzistas faka Esperanto-Numismatika Asocio, kiu aperigas „Esperantan Numismatikon” . Tiom foliuminte kaj enrigardinte la lastatempe venintajn al la Redakcio E-gazetojn.
El la elsendo 22.05.2020. Legas Barbara – 8’30”