Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 967-a E_elsendo el la 29.05.2020 ĉe www.pola-retradio.org
Nian hodiaŭan elsendon komencas kronvirusaj informoj i.a. pri la komenciĝonta sabate lasta etapo de la forigado de la pandemiaj rigoroj en Pollando. La kulturtema kroniko prezentas novan subĉielan ekspozicion ĉe la parka barilo de la varsovia Łazienki el la kolektoj de la krakova Czartoryski-muzeo. Ni informas pri nova ekspozicio de japanaj artistoj en la krakova Manggha-muzeo. En la E-komunuma segmento ni informas pri la forpasoj, kiuj en la ĵusaj tagoj trafis niajn vicojn. Temas pri brita aktivulo, ĉefdelegito de UEA Hilary Bill Chapman kaj Victor Sadler el Britio/Nederlando, eksa direktoro de UEA, redaktoro de „Esperanto”, lingvisto. Ni prezentas detalojn de la literatura konkurso de Bjalistoka E-Societo nunjare dediĉita al la pandemio. En la fino ni proponas renkontiĝon en Leterkesto. Muzike aŭdiĝas fragmente la E-versio de la meksika kanzono „Je via unua foj’ en la plenumo de Ĉente (Vicente Valdés Bejarano). La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas verkon de japana artisto Araki el la krakova ekspozicio „Rande de ombro” funkcianta en Manggha-muzeo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.
Permesu, ke mi esprimu mian elkoran solidarecon al la tuta skipo de la pola retradio, aparte al Barbara, kiu liveras al ni ĉiusemajne bonegajn programojn. Mi neniam komprenis viajn programerojn enhavantajn historiajn informojn kiel kontraŭpacajn. Male, ili ĉiam kongruas kun la interna ideo de Esperanto.
Rilate al la ĵusa forpaso de du eminentaj Esperantoaktivuloj, mi proponas, ke vi sonigu al ni unu el la belaj poemoj de Victor Sadler, en iu estonta programo.
Dankon pro la bonegaj elsendoj de Pola RetRadio! Kvankam mi ne reagis publike al viaj programoj dum tro longa tempo, mi ĉiam ilin aŭskultas.
Mi skribas ĉi-foje ĉefe por esprimi mian bedaŭron pri la mortoj de Hilary (Bill) Chapman kaj Victor Sadler. Iliaj forpasoj certe estas grandaj perdoj sed estas almenaŭ bone, ke iliaj kontribuoj kaj verkoj daŭre restas kaj iliaj verkoj certe estas legindaj. Kvankam mi neniam renkontis s-ron Chapman, mi estis bonŝanca estis volontulo en la Centra Oficejo de UEA en 1976 kiam Victor Sadler estis la direktoro kaj Simo Milojeviĉ, la vicdirektoro. Mi klare memoras, ke Victor Sadler kaj Simo tie laboregis – ofte ĝis noktomezo — kaj donis bonegan ekzemplon por ĉiuj aliaj en la Centra Oficejo.
Pri tuta alia temo: Mi kaptu la okazon mencii, ke mi estis ege surprizita pri la forta — kaj miaopine – tute malĝusta kritiko pri la prezento de du figuroj kiujn la kritikanto nomis “militistaj poloj”. Unu el la kritikataj poloj estis Władysław Turowicz, polo kaj samtempe la nacia heroo de Pakistano, la kunestablinto de la Pakistanaj Aerfortoj. Mi aparte surpriziĝis ĉar la kritiko estis kaj insulta kaj malracia. Mi samtempe surpriziĝis ĉar ĝuste tiu prezento de Władysław Turowicz (en la elsendo de la 15-a de majo) estis por mi tre interesa kaj valora programero de Pola RetRadio.
Konklude mi nur ripetu mian dankon pro viaj tre interesaj elsendoj kies varieco estas aparte grava elemento!