La novaj esploroj de sciencistoj el Kings College en Londono sugestas, ke personoj trinkantaj modere povas havi pli varian intestan mikrobioton ol abstinenculoj. Ili esploris la influon de biero, cidro, ruĝa kaj blanka vinoj je la intesta mikrobioto ĉe preskaŭ tri mil personoj drinkantaj el Usono, Britio kaj Nederlando. En la lastaj jaroj multaj esploroj elmontris ligitecon de la intesta mikrobioto kun la fizika kaj psika sano kaj ankaŭ kun efikeco de kelkiuj medikamentoj. Evidentiĝis, ke personoj drinkantaj ruĝan vinon havis pli varian intestan mikrobioton konsidrante ankaŭ aliajn faktorojn, kiel aĝon, pezon, regulan dieton kaj socian statuson. Kvankam delonge estas sciate pri favora efikado de ruĝa vivo je koro la esploroj konfirmis krome, ke modera vindrinkado altigas la variecon de bakteria mikrobioto, per kio eblas klarigi ĝian sanfavoran influon. Influas tion i.a. polifenoloj ĝenerale troviĝantaj en la ruĝa vino. Krome ĉe vindrinkantoj estis konstatita malpli alta nivelo de la t.n. malbona kolesterolo kaj malpli granda obezeco.
El la elsendo 07.01.2020. Legas Maciek – 1’13”