La rimarkitan en la naturo metodon de kunlaboro kun abeloj kaj burdoj por protektado de plantoj kun utiligo de biologiaj rimedoj priskribis en la publikigita en 1990 laboraĵo John Sutton, scienca laboranto de la kanada Universitato Guelph. Nun kiel konsilisto en Bee Vectoring Technologies (BVT) el Ontario li skribis pri la utiligo de abeloj por la disportado de biologiaj plantprotektorimedoj je florantaj plantoj. La sciencisto testis centojn da fungoj kaj finfine elektis unu el ili, pri kio aperis informoj en la paĝoj de BVT. Clonostachys rosea efike protektas plantojn kontraŭ ŝimo. Abeloj por forlasi abelujon en la florperiodo de protektendaj plantoj tiaj kiel fragoj aŭ pomujoj devas trapasi etplaton kun la pulvora formo de Clonostachys rosea kaj poste lasas ĝin sur la plantoj dum la kolektado de poleno. La fungo formas preskaŭ nevideblajn grupiĝojn sur la plantoj kaj kiam venas momento, en kiu la sporoj de ŝimo povus diskreski Clonostachys rosea malebligas tion. La florperiodo estas taŭga momento por tio, ĉar ŝimo atakas la plantojn ofte pere de floroj. Clonostachys rosea povus esti aplikata mekanike, sed liverado de ĝi fare de abeloj estas pli efika. Abeloj trovos ĉiun floron, dum en la periodo de la plantpriŝprucado povus okazi, ke ne maturiĝintaj burĝonoj estus evititaj. La kanada firmao post akiro de necesaj dokumentoj okupiĝas pri la enmerkatigo de ĉi tiu teknologio.
El la elsendo 12.11.2019. Legas Tomek – 1’44”