Hodiaŭ, la 1-an de oktobro pasas la 70-a datreveno de la proklamo de la komunista Ĉina Popola Respubliko. Tiuokaze en Pekino estis planitaj oficialaj solenaĵoj kaj granda militista parado. Ne ĉie regas festa etoso. La ĉinajn aŭtoritatojn enzorgigas la situacio en Hongkongo, kie la daŭrantaj de junio kontraŭregistaraj protestoj elvokis en ĝi la plej grandan politikan krizon ekde kiam ĝi estis kunigita kun Ĉinio en 1997. Reuter-agentejo reference al diplomatoj laborantoj en Hongkongo informis, ke Ĉinio duobligis en la lastaj monatoj la grandecon de la militista garniozono en Hongkongo ne informante pri tio publike. Lastsabate, en la 5-a datreveno de la tiel nomata ombrelrevolucio, la pordemokrata movado, kiu en 2014 alkondukis al bloko de la urbocentro denove aperis kontraŭregistaraj sloganoj, aŭdiĝis pordemokrataj kantoj, okazis strattumultoj kaj interpuŝiĝoj kun polico. La registaro en Pekino akrigis en la lastaj monatoj retorikon pri protestoj en Hongkongo komprenigante, ke estas ebla militista interveno.
El la elsendo 01.10.2019. Legas Milada – 1’40”