Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 879-a E_elsendo el la 27.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org
En nia lasta elsendo el la kongresurbo en Lahti ni retrorigardas al la eventoj de la vendreda programo. La ĉefa sondokumento registrita en Lahti estas la intervjuo kun la prezidanto de UEA, Duncan Charters. En la programo aŭdiĝas fragmente „La vojo” de Ludoviko Zamenhof, kiun dum la Internacia Vespero kantis Amira. Ni salute dediĉas ĝin al ĉiuj esperantistoj lige kun la pasinta vendrede Esperanto-Tago.
La programinforma foto prezentas unu el la kontribuantoj al la Internacia Arta Vespero el Koreio. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Kun granda plezuro kaj intereso mi aŭskultis ĉiujn viajn elsendojn el Laĥti. Mi dankegas. Aparte grava estas la intervjuo kun la nova UEA-prezidanto, kiu bonaŭgure esprimas intencon de laborado tolerema, akceptema, kunvoka, demokratia kaj moderna. Estas esperige, ke li montras intereson pri la juna publiko.
De nun, mi atendas viajn postkongresajn sondokumentojn, kiuj alportos al ni pli “koridorajn” konversojn.
Varman gratulon pro via eminenta laboro!
Interesa intervjuo de la nova prezidanto. Tamen unu kritiketo: kial tiel ofte revenas la vortoj “Usono”, “usona”…?