Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 841-a E_elsendo el la 02.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org
Komence de aprilo ni notas du datrevenojn. La 4-an de aprilo 2019 pasos la jubileo de la 60-jariĝo de la unua profesia E-Redakcio en la publika radiofonio, Pola Radio. Daŭrigante ĉi tiun tradicion ni, kiel Pola RetRadio, referencas al la jubileo. Unue ni alvokas kaj atendas kontribuajn rememorojn de tiuj, kiuj sian esperantistecon iam iel/iamaniere ligis ankaŭ kun la elsendoj de nia E-Redakcio de Pola Radio. Aliflanke reference al ĝia riĉa programa oferto, inkluzive kulturan kaj literaturan ni memorigas el nia arkivo la literaturan elsendon dediĉitan al unu el la teatraĵoj de Karol Wojtyła „Antaŭ la vendejo de la juvelisto”.
Tiu programero estis elektita nesenkaŭze. Hodiaŭ pasas la 14-a mortodatreveno de Johano Paŭlo la 2-a (Karol Wojtyła), la unua papo, kiu agnoskis kaj uzis Esperanton.
La akompana foto prezentas la afiŝon por iu el la spektakloj „Antaŭ la vendejo de juvelisto”.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Kia plezuro aŭskulti la beletron de Woityla! Vera frandaĵo! Bela sonado, bela rolado, bela enhavo! Koran gratulon!
Elkorajn gratulojn okaze de la la jubileo de la 60-jariĝo de la unua profesia E-redakcio en la publika radiofonio, Pola Radio! Certe por mi — kaj por multaj aliaj Esperantistoj — la 4a de aprilo estas grava datreveno. La E-redakcio de Pola Radio ne nur provizis nin per modela lingva uzo kaj prononcado sed samtempe riĉe informadis nin kaj pri Pollando kaj pri Esperantujo.
Mi mem sendube ligas mian Esperantistecon al la elsendoj de Pola Radio. Loĝante en Kanado mi neniam regule povis kapti radio-elsendojn el Varsovio en la pli frua tempo — antaŭ multaj jaroj – sed mi des pli ĝojis tiam aŭdi Esperanton el la naskiĝurbo de la Zamenhofa lingvo. Dum la antaŭ-retaj jaroj, radio-elsendoj ja estis tre gravaj speciale por izolitaj Esperantistoj. Kompreneble, la kombinaĵo de Pola Radio kaj la Interreto vere malfermis la elsendojn al la tuta mondo. Estis ĉiam granda plezuro aŭskulti multajn redakcianojn kaj intervjuitojn dum la oftegaj elsendoj de Pola Radio! Mi certe ankoraŭ tre bedaŭras la ĉesigon de la E-redakcio ĉe la publika Pola Radio sed mi ĝojas, ke la tradicio kaj novaj elsendoj vivas kaj daŭras danke al Pola RetRadio – eĉ se la programoj devas estis malpli oftaj.
Dankon!