Kvar produktantoj de jaktoj kaj boatoj reprezentas la polan branĉon dum la foiro en Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) daŭronta ĝis la 2-a de marto. Ekspoziciantoj el la tuta mondo prezentas tie la plej novajn solvojn en ĉi tiu sektoro kaj ankaŭ rilatajn ekipaĵaron kaj akcesoraĵojn. En la arabaj landoj ne malkreskas interesiĝo pri polaj jaktoj. Pollando kalkuliĝas al la plej bonaj mondaj produktantoj de jaktoj kaj ilia ekipaĵaro, kiujn oni alte taksas pro ilia kvalito kaj novumaj teknologiaj solvoj. En Pollando jare oni produktas ĉirkaŭ 22 mil jaktojn. La specializo de niaj ŝipfarejoj estas motorjaktoj kun la longeco de 6 ĝis 9 metroj. Pollando estas la dua post Usono produktanto en ĉi tiu kategrio. Inter la klientoj de polaj jaktoj kaj boatoj dominas loĝantoj de Skandinavio, Norvegio kaj Nederlando. Pasintjare ili elspezis por la polaj jaktoj ĉirkaŭ 120 milionojn da eŭroj.
El la elsendo 26.02.2019. Legas Krystyna – 1’17”