Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 831-a E_elsendo el la 26.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org
La hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas denaska esperantisto, longstaĝa akademiano, la aŭtoro de „Historio de la Akademio de Esperanto” Carlo Minnaja. Pri ĉiuj ĉi aspektoj de lia esperantista vivo ni interparolis dum la lasta Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono.
La komencaj aktualaĵoj koncernas la pintrenkonton de la uniaj landoj kaj la landoj el la Ligo de la Arabaj Ŝtatoj en Szarm El-Szejk; la daŭre kreskantan turisman atrakciecon de Varsovio; la partoprenon de Pollando en la foiro de jaktoj en Dubajo.
La sciencbultena temo kun la ekologia emfazo rilatas al la malkreskantaj en la mondo provizoj de kafo.
Muzike akompanas nin Mélanie Prin en sia plej lasta kanzono „Babelpordo malfermiĝos”, por kiu tekston verkis Lorenzo Tomezzoli kaj la muzikon komponis Gilbert Drigon.
La akompana interreta foto prezentas ankoraŭ unu faceton de turisme alloga Varsovio, ĝian apudvistulan bulvardon.
La komencaj aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
La intervjuo kun Carlo Minnaja certe estas unu plia eminenta momento en la programaro de la pola retradio! Vere inspira! Kaj se aperos iam lia verko pri lia denaska esperantisteco, tio nepre estos granda merito de Barbara. Malofte ni havas la okazon aŭskulti tian klerulon! Bonege! Tio povus fariĝi rubriko: kelkaj minutoj kun akademiano, kaj tiel ni povus konatiĝi kaj aŭskulti niajn eminentulojn.