La ĉina konzerno TCL ligita kun tiaj markoj kiel Blackberry, Alcatel aŭ Thomson planas funkciigi en Varsovio esplorcentron, la plej grandan ekster Ĉinio. Pli ol 100 sciencistoj realigos en ĝi projektojn ligitajn i.a. kun la rekonado kaj kompreno de korpoesprimiĝo aŭ analizo de bildo. Temas pri novaj funkciatributoj faciligontaj interefikadon de homo kun aranĝaĵoj, kiujn eblos apliki ĉe hejmaj aparatoj. Laŭ la reprezentantoj de la ĉina firmao projektoj kreiĝantaj en la varsovia esplorcentro strimulos la teknologian revolucion. Pollando estis elektita ĉar multas en ĝi altkvalitaj sciencistoj kun profundaj matematikaj kaj algoritmaj konoj. Al Pollando logas same perfekte prepartita personalo, kiel ankaŭ la sistemo de stimuloj kaj favoroj por la esplorevoluigaj investaĵoj.
El la elsendo 15.01.2019. Legas Tomek – 0’56”
sc_tm_cina centro de artefarita inteligenteco en Varsovio_00’56”