Sciencistoj el la Reĝa Teknologia Instituto en Stokholmo kaj Karolinska-Instituto prilaboris gluaĵon, kiu povas helpi al milionoj da pacientoj, kiuj suferis/as ostorompojn. Tiuj kazoj multiĝas, ĉar la medicino frontas ĉiam pli oftajn kaj komplikajn ostorompojn ligitajn kun la maljuniĝado de la socio, ĉiam pli da osteoporozokazoj. La rompita osto ne estas facile kungluebla. Tamen la sveda gluaĵo en rekorda tempo de 5 minutoj kungluas rompitajn ostojn. Ĝi ebligos do eviti parton de ostorompaj komplikaĵoj. Ne plu estos necesa gipsaĵo senmoviganta ostojn kaj longdaŭra rekapabligado. Kaze de komplikaj ostorompoj malaperos problemo kunigi ostojn helpe de drato kaj ŝraŭboj. La eksperimentoj estis faritaj kun ratoj, sed la inventintoj certas, ke ĝi ekzameniĝos ankaŭ ĉe homoj. Gluaĵoj kutime bezonas sekan medion kaj purajn surfacojn dum ostoj troviĝas en medio humida. La prilaboritan en Svedio kompozitan ostogluaĵon karakterizas eksterordinara gluiĝemo al malseka osto. La svedaj sciencistoj inspiriĝis per materialoj aplikataj en stomatologio, kiam kompozitan plombon prilumas firmige speciala lampo. Tiu tekniko spronas la ligiĝadon de polimeroj sub la influo de lumo en la humida medio. La sveda ostogluaĵo evidentiĝis pli firma ol la stomatologia kompozito. Nun ĝi jam estas preta por klinikaj testoj kun partopreno de homoj. Estis entreprenitaj klopodoj por ĝia surmerkatigo per establo de startofirmao Biomedical Bonding AB.
El la elsendo 11.09.2018. Legas Tomek – 1’47”
sc_tm_Revoluciiga ostagluajo de svedaj sciencistoj_01’47”