Ĉinaj sciencistoj deklaris antaŭnelonge, ke la ĉina civilizacio naskiĝis antaŭ 5 mil 800 jaroj kaj maturiĝis antaŭ 3 mil 800 jaroj. Tio estas la rezulto de la 15-jaraj esploroj pri la fontoj de la ĉina kulturo financitaj de la ĉina registaro. La unuaj spuroj devenas el la terenoj ĉirkaŭ la Flava Rivero, la Blua Rivero kaj la okcidenta Rivero Liao. La esplorojn gviditajn en la jaroj 2001-2016 partoprenis pli ol 70 ĉinaj institucioj sub la gvido de la arkeologiaj fakultatoj de la Ĉina Akademio de la Sociaj Sciencoj kaj la Pekina Universitato. Longan tempon mankis materialaj pruvoj kaj sistemigitaj konoj pri la fontoj kaj frua evoluo de la civilizacio de Oriento, tamen ĝenerale estis opiniate, ke la ĉina civilizacio havas pli ol 5 mil jarojn. Oni konstatis, ke dum sia evoluo ĝi ĉerpis el influoj de aliaj kulturoj, de kiuj ĝi transprenis – sekve evoluigante – metodojn de grenkultivado, ŝafbredado kaj prilaborado de bronzo.
El la elsendo 11.09.2018. Legas Tomek
sc_tm_Lau cinaj esploroj la cinala civilizacio preskau 6-miljara_03′