Lastlunde la prezidento de Italio Sergio Mattarella anoncis, ke aŭ en Italio kreiĝos neŭtrala registaro aŭ en la plej proksimaj monatoj estos necesaj novaj balotoj. La tria raŭndo de la konsultoj gviditaj de Mattarella pri supervenko de la kabineta krizo post la balotoj el la 4-a de marto finiĝis per fiasko. La proponojn de la itala prezidento tuj rifuzis la centrodekstrularo kaj Movado de Kvin Steloj, la plej granda partio en la parlamento, subtenante sian posulon, ke jam somere estu anoncitaj novaj balotoj. La subenon deklaris Demokrata Partio.
El la elsendo 15.05.2018. Legas Milada – 0’49”