Kielce, kiel la unusola pola urbo estis en 2018 premiita per Honora Distingo de la Konsilio de Eŭropo. Tiun distingon ricevas lokoj plenumantaj restrikatajn kondiĉojn rilate la medioprotektadon, infrastrukturon, utiligon de la uniaj rimedoj kaj vivkvaliton de la loĝantoj. Inter 33 eŭropaj urboj rivalantaj pri la distingo ricevis ĝin nur 7. Unu el la atribukriterioj estis la internacia kunlaboro. Kielce ne tenas nur formalajn kontaktojn, sed realigas konkretaajn kunlaborajn projektojn kun la urboj Gotha en Germanio, Winnica en Ukrainio kaj Orange en Francio. Honora Distingo de la Konsilio de Eŭropo estas atribuata de Eŭropa Komitato por la Sociaj Aferoj, Sanko kaj Ekvilibra Evoluo. Kielce jam pli frue ricevis Eŭropan Diplom kaj Flagon de Eŭropo.
El la elsendo 08.05.2018. Legas Maciek – 1’56”